El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Prelego Vojaĝo per Esperanto en Tianjin

| 2016-10-26
Bookmark and Share

 

    Matene de la 23a de oktobro en Yunneng-halo de Nankai-Universitato, Tianjin okazis la prelego Vojaĝo per Esperanto, kiun organizis Esperanto-asocioj de Tianjin kaj Pekino kaj Moderna Teleeduka Kolegio. Samtempe okazis la kunveno por diskonigo de nedeviga kurso de Esperanto en la kolegio.

 

    S-ino Zhang Ping el Esperanto-sekcio de Ĉina Radio Internacia faris la prelegon, kiun ĉeestis pli ol 30 homoj, inkluzive de s-ro Rafael Henrique Zerbetto el El Popola Ĉinio, s-ino Susanna Baghdasaryan el Armenio, esperantistoj el Tianjin kaj Pekino kaj studentoj el Nankai-Universitato kaj Tianjin-a Fremdlingva Universitato.

 

    Post la prelego, Esperanto eniros Nankai-Universitaton kaj fariĝos ĝia nedeviga kurso. Oni povas diri, ke Esperanto revenos al la universitato, ĉar ĝi estis la unua universitato en Tianjin, kiu enkondukis Esperanton kaj establis Esperanto-asocion. Estas atendeble, ke pli da studentoj aliĝos al la esperantistaro, kaj pli da homoj ekkonos Esperanton, subtenos Esperanton, lernos Esperanton kaj eĉ vojaĝos per Esperanto.

 

Han Zuwu

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments