El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pli da ĉinoj studas en ne-anglalingvaj landoj

| 2016-10-24
Bookmark and Share

 

    La 22an de oktobro en Pekino la vizitantoj malkovris en la Ĉina Eduka Ekspozicio, ke pli kaj pli da ĉinaj studentoj iras al ne-anglalingvaj landoj por studado.

 

    Pli da ĉinoj studas en Rusio pro "La Zono kaj Vojo"

 

    Pli da ĉinoj turnas sin al universitatoj en Centra Azio, Okcidenta Azio kaj Orienta Eŭropo. "Ni kunlaboras kun Ningbo-a Universitato kaj Heilongjiang-a Universitato pri la projekto 2+2, per kiu ĉinaj studentoj povas studi en Rusio por la lastaj du universitataj jaroj," diris Ŝtata Administracia Universitato en Moskvo. Pro la projekto ĉinaj studentoj povas akiri du diplomojn de licencio, unu el Rusio kaj alia el Ĉinio.

 

    Malpli alta kosto

 

    Rezulte de la Pintkunveno de la Grupo 20, ne-anglalingvaj landoj, ekzemple, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Filipinoj, Portugalio kaj Ĉeĥio, ricevis pli da atento de ĉinoj.

 

    "La avantaĝo de studo en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj estas, ke oni povas facile akiri laborŝancojn, kaj la salajro estas pli alta ol tiu en Ĉinio. Oni povas akiri vizon post semajno," diris Liu Xin el Orient-saĝa Centro de Edukaj kaj Kulturaj Interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Arabio. Ekzemple, se oni akiras stipendion el la Aerospaca Universitato de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, la kosto por akiro de magistreco estas nur 100 miloj da juanoj.

 

    Grupo el 15 portugalaj universitatoj unuafoje venis al Ĉinio. Respondeculo de la Universitato de Coimbra diris, ke la jara studo en tiu universitato kostas 90 milojn da juanoj, kaj la universitato ne postulas altan nivelon de la angla lingvo, ĉar sufiĉas la kapablo en la angla lingvo por ĉiutaga komunikado.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments