El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina kulturo brilas en la Internacia Ŝipo-Festivalo de Acapulco, Meksiko

| 2016-10-24
Bookmark and Share


En la ekspoziciejo de "Memoro el enskriboj sur testudaj karapacoj kaj bestaj ostoj"
 

    La 22-an de oktobro malfermiĝis la 10-a Internacia Ŝipo-Festivalo de Acapulco en la historia muzeo San Diego en la urbo Acapulco-de-Juárezo de Meksiko. Ĉinio, kiel la honora gasto, alportis diversajn kulturajn agadojn, ne nur ekspoziciojn, prelegojn kaj prezentaĵojn, sed ankaŭ Pekinan Operon, enskribojn sur testudaj karapacoj kaj bestaj ostoj, teo-arton kaj aliajn.

 

    La Internacian Ŝipo-Festivalon de Acapulco komencitan en 2007 okazantan kutime en oktobro kaj novembro ĉiujare, gastigas la urba registaro de Acapulco-de-Juárezo, fama havenurbo kaj turisma vidindejo.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments