El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj astronaŭtoj havas labor-ripozan horaron sinkronan al la tera

| 2016-10-24
Bookmark and Share

 

 

    La 22-a de oktobro estis la 4-a tago de la surorbita flugado de la kupligitaj Tiangong-2 kaj Shenzhou-11. En la spacolaboratorio Tiangong-2 la du astronaŭtoj Jing Haipeng kaj Chen Dong faris multajn sciencajn eksperimentojn. Ĉu ili alkutimiĝis al la vivo en la spaco?

 

    Kun portebla komputilo, la du astronaŭtoj povas ne nur fari testojn pri eksperimentoj, sed ankaŭ ricevi kaj sendi mesaĝojn, kaj ĝustatempe sendi donitaĵojn pri eksperimentoj al la surtera labor-stacio.

 

    Yang Liwei, vicdirektoro de la oficejo de la kunhoma spaciala projekto kaj spaciala heroo, diris: "Nun ĉio glate iras laŭplane post la lanĉo de Shenzhou-11. Laŭ la rilataj donitaĵoj la du astronaŭtoj havas bonajn statojn en laboro kaj vivo inkluzive de iliaj trinkado, tri manĝoj kaj ekskremento en ĉiu tago."

 

    Yang konstatis, ke la du astronaŭtoj jam alkutimiĝis al la vivo en Tiangong-2. Ĉiutage ili laboras kaj ripozas laŭ la horaro sinkrona al la tera. Ili laboras por 6 tagoj kaj ripozas por 1 tago semajne kaj bone aranĝas siajn ĉiutagajn vivon kaj laboron.

 

    Por riĉigi ilian vivon en la spaco, surteraj scienc-esploristoj projektis por ili diversajn kulturajn aranĝojn.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments