El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Rekomenciĝis la E-kurso en la provinco Hainan

| 2016-10-24
Bookmark and Share

    La 20-an de oktobro rekomenciĝis la nedeviga E-kurso en la Hainan-a Fremdlingva Kolegio de Profesia Edukado. Ĝin gvidas Wei Shan (Montego), veterana esperantisto kaj vicprezidanto de la Hainan-a Esperanto-Asocio, kaj al tiu ĉi dua leciono ĉeestis 30 studentoj. La studentoj diligente lernis kaj jam regas la prononcon kaj literumon de Esperantaj literoj.

 


Salutparolas Cai Wei, honora prezidanto de la Hainan-a Esperanto-Asocio.
 


Prelegas Zhan Xingxiang, estro de la loka esperantista junulara organizo.
 


Wei Shan gvidas la E-kurson.
 

    Tio estas fakte rekomenciĝo de la E-kurso en tiu ĉi kolegio, ĉar la 20-an de marto okazis la unua leciono de la kurso. Siatempe Zhan Xingxiang, studento de la kolegio, interesiĝis pri Esperanto, kiam li legis pri la Internacia Lingvo en Interreto. Li informiĝis, ke Wei Shan loĝas en Hainan, kaj tuj vizitis lin. Sekve, Zhan Xingxiang faris propagandon al la estraranoj de la kolegio kaj akiris ilian subtenon. Sub helpo de la loka E-asocio li okazigis la unuan E-lecionon, kiu altiris 35 lernantojn.

 

    Post la someraj ferioj, Zhan Xingxiang denove kaj sukcese petis la kolegion okazigi E-kurson. Li raportis tion al la E-asocio kaj estis subtenata de ĝiaj estroj. Ili vizitis la kolegion, salutis al la kurso, esprimante al ĝi sian gratulon.

 

(Raportita de Wei Shan)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments