El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ŝlosilaj Vortoj pri Ĉinio debutis en Frankfurta Librofoiro

| 2016-10-21
Bookmark and Share


La 19an de oktobro en Frankfurta Librofoiro
 

    La 19an de oktobro Ŝlosilaj Vortoj pri Ĉinio en pluraj lingvoj, kunkompilita de la Ĉina Internacia Eldon-Grupo kaj la Ĉina Akademio de Tradukado, debutis en la Frankfurta Librofoiro.

 

    La libro en la lingvoj angla, franca, rusa, hispana, araba, germana, portugala, japana kaj korea kun la amplekso de novaj ideoj, pensoj kaj strategioj pri regado de Ĉinio de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj la centra registaro koncize kaj precize eksplikas la ideojn, pensojn, politikojn kaj disvolvan vojon de Ĉinio en kvin partoj: sintezo, disvolvado de la Komunista Partio de Ĉinio, politiko, ekonomio kaj diplomatio.

 

    Fan Deren, kiu laboris multajn jarojn en la Germana Asocio de Librokomercistoj, diris, ke la libro estas facile komprenebla kaj povas helpi fremdlandanojn kompreni kion la ĉinaj registaro kaj popolo prizorgas.

 

    Ĉefredaktoro de Nov-Monda Eldonejo, la eldonejo de la libro, Zhang Haiou diris, ke krom la nunaj naŭ lingvoj, la libro estos eldonita en aliaj ses lingvoj.

 

    La jara Frankfurta Librofoiro estas la plej grandskala tiaspeca foiro en la mondo. Ĝi daŭras de la 18a ĝis la 23a de tiu ĉi monato.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments