El Popola Ĉinio>头条新闻>

Granda migrado en Ĉinio por eskapi el malriĉeco

| 2016-10-19
Bookmark and Share

 

    De jarcentoj amasoj da homoj fuĝis al profundaj montaroj por eskapi el milito aŭ malsato.

 

    Sed nuntempe okazas granda migrado en alia direkto: por forlasi malriĉecon oni eliras el montaroj ĉu kun ĝojo ĉu kun hezito.

 

    La 13-a Kvinjara Plano de Ĉinio antaŭvidas, ke ekde 2016 ĝis 2020 ĉirkaŭ 10 milionoj da malriĉuloj migros el aridaj montaroj kun malbona klimato, kie ili loĝadis por multaj generacioj.

 

    Temas pri grandioza migrado, kiu povas ŝanĝi la historion. El la vidpunkto de kvanto, la nombro de elmigrantoj estos 7.75-oble pli granda ol tiu de la projekto ĉe la Tri Gorĝoj de Jangzio, per kiu konstruiĝis granda akvobaraĵo ĉe Jangzio. El la vidpunkto de tempo, la migrado-aranĝo de la projekto ĉe la Tri Gorĝoj bezonis ĉirkaŭ 17 jarojn, sed la ĉi-foja bezonos nur kvin jarojn laŭ la projekto por plenampleksa konstruado de modere prospera socio. Rezulte de la ĉi-foja aranĝo, nur en la provinco Guizhou malaperos de la mapo 7 600 ekstreme malriĉaj vilaĝoj kun malpli ol 50 familioj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments