Malfermiĝis la 2-a Qiandongnan-Pintkunveno pri Ĉinaj Tradiciaj Vilaĝoj
La 13-an de oktobro la 2-a Qiandongnan-Pintkunveno pri Ĉinaj Tradiciaj Vilaĝoj malfermiĝis en la vilaĝo de Dong-nacio en la gubernio Zhaoxing de la urbo Qiandongnan, kun la temo "Formi novajn rilatojn por protekto kaj disvolvo de tradiciaj vilaĝoj per kunkreado, kunkonstruado kaj kunĝuado" kaj kun la celo esplori novan manieron por bone solvi kontraŭdiron inter protektado kaj disvolvado, konservi la belan parton de tradiciaj vilaĝoj kaj samtempe forigi la malriĉecon de vilaĝanoj. Entute pli ol 200 ĉinaj kaj alilandaj respondeculoj kaj fakuloj partoprenas en la kunveno kaj kune esploras novan manieron por konservo kaj disvolvo de tradiciaj vilaĝoj.
Teksto de Gao Shuyuan
Fotoj de Niu Sicong
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat