El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kupliĝis la kosmoŝipo Shenzhou-11 kaj la spacolaboratorio Tiangong-2

| 2016-10-19
Bookmark and Share

Kupliĝo de la kosmoŝipo Shenzhou-11 kaj la spacolaboratorio Tiangong-2 (Bildo)
 

    Matene je la tria horo kaj 31 minutoj de la 19a de oktobro aŭtomate kupliĝis la pilotata kosmoŝipo Shenzhou-11 kaj la spacolaboratorio Tiangong-2. Tio estis ilia unua kupliĝo post la ĵeto de la spacolaboratorio Tiangong-2 en la 15a de septembro. Tri horojn post la kupliĝo la du astronaŭtoj iris en la spacolaboratorion por sciencaj eksperimentoj.

 

La 19an de oktobro la du astronaŭtoj Jing Haipeng kaj Chen Dong estis en la spacolaboratorio Tiangong-2. La foto montras la momenton, kiam Jing Haipeng eniras la spacolaboratorion Tiangong-2. (Ekrano de la Pekina Aerokosma Komand-Centro, fotita de Ju Zhenhua el Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    La kupliĝo de Shenzhou-11 kaj Tiangong-2 estis efektivigita en la cirkla orbito je 393 kilometroj super la Tero, pli alte je 50 kilometroj ol la antaŭa orbito. Shenzhou-11 alproksimiĝis al Tiangong-2 kaj ĝin "kisis".

 

    Kombinaĵo flugos dum 30 tagoj

 

    Post kupliĝo formiĝis la kombinaĵo. La astronaŭtoj restos 30 tagojn en Tiangong-2 dum flugado. Ili laboros laŭ la manlibro de flugado, funkciiga gvidlibro kaj instrukcioj el la Tero.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments