El Popola Ĉinio>头条新闻>

La totala valoro de la kapitalo de Twitter en la borso estas unuafoje superita de tiu de Sina Weibo

| 2016-10-19
Bookmark and Share

 

    Laŭraporte, la 18-an de oktobro la totala valoro de la kapitalo de Sina Weibo en la borso atingis 11.35 miliardojn da usonaj dolaroj, superante tiun de Twitter je 10 milionoj da usonaj dolaroj. Estas la unua fojo, ke la totala valoro de la kapitalo de Twitter en la borso estas superita de tiu de Sina Weibo.

 

    En 2014, kiam Sina Weibo estis por la unua fojo enlistigita en la borso en Usono, la totala valoro de ĝia kapitalo estis nur 3.4 miliardoj da usonaj dolaroj. Dume tiu de la kapitalo de Twitter jam atingis 26.8 miliardojn da usonaj dolaroj. Dum la sekvintaj du jaroj, la totala valoro de la kapitalo de Sina Weibo daŭre altiĝis kaj la nombro de ĝiaj aktivaj uzantoj pligrandiĝis de 70 milionoj al 282 milionoj.

 

    La rapida kresko de la totala kapitalo-valoro de Sina Weibo en la borso ŝuldiĝas ĉefe al ĝiaj unikaj avantaĝoj en la ĉina merkato. Se temas pri Twitter, la kompanio devas alfronti kontraŭulojn en la sama kampo kiel FacebookInstagram. Sed analizistoj aldone diras, ke la sukceso de Sina Weibo ne nur estas pro ĝia avantaĝa pozicio en la merkato, sed ankaŭ pro tio, ke ĝi ne plu estas simpla mastrumanto de portalo sed grava firmao, kiu enlistiĝis en la borso.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments