El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Ĝenerala Voĉdono pri la Statuto de UEA progresas

| 2016-10-19
Bookmark and Share

 

    Unu monaton post la ekigo de la Ĝenerala Voĉdono pri la Statuto de UEA, individuaj membroj kaj aliĝintaj landaj kaj fakaj asocioj tra la mondo komencis diskuti kaj voĉdoni pri la proponitaj ŝanĝoj.

 

    Jam alvenadas voĉdoniloj el plej diversaj landoj, konfirmas Veronika Poór, Ĝenerala Direktoro de UEA. Ni ĝojas vidi la reagojn, ĉar por sukcesa ŝanĝo pli ol duono de la membroj devas voĉdoni jese. Ni fidas la subtenon kaj partoprenon de la membroj, landaj kaj fakaj asocioj por la sukcesa voĉdono.

 

    La proponitaj ŝanĝoj en la Statuto estis diskutitaj kaj aprobitaj de la Komitato de UEA dum la 101-a Universala Kongreso en Nitro. Ili traktas diversajn temojn, interalie la rilatojn inter UEA kaj ĝia junulara sekcio TEJO, kaj la utiligon de Interreto por fari voĉdonojn kaj decidojn.

 

    La lasta voĉdono pri la Statuto okazis antaŭ pli ol 30 jaroj, klarigas Mark Fettes, la Prezidanto de UEA. Intertempe multo ŝanĝiĝis en UEA kaj en la mondo. La nun proponitaj ŝanĝoj estas parto de niaj streboj por modernigi la Asocion kaj ebligi al ĝi profiti de novaj ŝancoj kaj rimedoj por sia agado.

 

    La 16-an de septembro 2016 dissendiĝis pli ol kvar mil kovertoj kun la voĉdoniloj, letero de la Prezidanto, kaj kajereto kun detalaj informoj pri la proponitaj ŝanĝoj. Jam pli ol 300 voĉdoniloj atingis la Centran Oficejon, la unua nur kvin tagojn post la dissendo de la voĉdoniloj.

 

    Se la proponitaj statutŝanĝoj estos akceptitaj, tiu ĉi estos la lasta voĉdono pri la Statuto, kiu devas okazi per ordinara poŝto. Estonte UEA povos utiligi la rimedojn de la reto por voĉdonigi siajn membrojn.

 

    Pliaj informoj pri la Ĝenerala Voĉdono, kaj elektronikaj versioj de la leteroj kaj kajero senditaj al la voĉdonantoj, estas troveblaj ĉe http://uea.org/teko/komitato.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments