El Popola Ĉinio>头条新闻>

Estas la tempo por restarigi la amikajn rilatojn inter Ĉinio kaj Filipinoj

| 2016-10-18
Bookmark and Share


Ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj filipina prezidento Rodrigo Duterte dum la 19-a Kunveno de Gvidantoj de Ĉinio kaj Membrolandoj de ASOAL okazinte en Vjentjano, Laoso (dokumenta foto)
 

    La 18-an de oktobro filipina prezidento Rodrigo Duterte komencis sian 4-tagan ŝtataferan viziton en Ĉinio, la unua lando ekster ASOAL kiun li vizitas. Lia vizito transigis la mesaĝon, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Filipinoj revenos al sana kaj stabile disvolva vojo.

 

    Kiel ĉiuj scias, pro instigado de okcidentaj landoj kaj fortoj, la filipina registaro, gvidita de sia eksprezidento, lanĉis la farson de tiel nomata arbitracio pri la Suda Ĉina Maro kaj ĵetis ombron al la rilatoj inter Ĉinio kaj Filipinoj. Ĝojigas la dulandajn popolojn tio, ke post sia prezidentiĝo Duterte forĵetis la faron de la filipina registaro gvidita de Benigno Simeon Aquino III en la demando de la Suda Ĉina Maro kaj komencis restarigi la amikajn rilatojn kun Ĉinio. Lia vizito utilos al akcelo de la politika konfido inter la du landoj, profundigo de la pragmata kunlaboro, daŭrigo de la tradicia amikeco kaj antaŭenigo de la dulandaj strategiaj kunlaboraj rilatoj por la paco kaj disvolvado sur la ĝustan vojon.

 

    Laŭ publikaj opinioj, kune rebonigi la amikecon inter Ĉinio kaj Filipinoj konformas al la komunaj interesoj de la du popoloj, kaj estas la tempo por restarigi la amikajn rilatojn inter la du landoj.

 

    La vizito de Duterte al Ĉinio estas sagaca diplomatia aranĝo kaj havos gravan influon al la rilatoj inter Ĉinio kaj Filipinoj kaj eĉ al la regiona situacio. Antaŭ la vizito Duterte diris, ke dum la vizito li faros dialogojn kun ĉinaj gvidantoj por akceli interkomprenon, intensigi kunlaborojn kaj plu levi la tradiciajn amikajn rilatojn inter la du landoj.

 

    Grandigi pragmatajn kunlaborojn inter Ĉinio kaj Filipinoj konformas al la komuna aspiro de la dulandaj popoloj, kaj estas la tempo por restarigi la amikajn rilatojn inter Ĉinio kaj Filipinoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments