El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Esperanto-karavano 2017

| 2016-10-18
Bookmark and Share

 

    Bonvenon al ĉiuj geesperantistoj, kiuj planas partopreni en la 102-a Universala Kongreson de Esperanto en Seulo, Koreio, kaj ŝatus atingi la kongresan urbon per la Trasiberia fervojo, la plej longa fervojo en la mondo!
 

    En julio 2017 estos organizita dusemajna E-karavano, kiu startos en Moskvo sub aŭspicio de Rusia Esperantista Unio kaj Seula Esperanto-Kulturcentro.

 

    Partoprenontojn de la vojaĝo atendas varia kultura programo en la rusia ĉefurbo, trajnumado ĝis la unika lago Bajkalo, kie ili konatiĝos kun vidindaĵoj de la regiono.

 

    Poste la ekstremorienta urbo Vladivostoko varme akceptos siajn gastojn. Seulo atingeblas de Vladivostoko kaj ŝipe, kaj aviadile.

 

    La karavanon organizas kaj akompanos spertaj rusiaj geesperantistoj. Kontaktu la organizantojn: esperantokaravano@gmail.com.

 

    Neforgesebla aventuro frateca kaj samideana atendas geesperantistojn al Seula Kongreso 2017.

 

(Kontribuo de Leopold Patek)

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments