Informoj pri Quanzhou

| 2016-10-18
Bookmark and Share

    Quanzhou situas en la sudorienta parto de la provinco Fujian, ĉe la okcidenta bordo de la Taiwan-a Markolo, suda Ĉinio. Quanzhou, la provinca ĉefurbo Fuzhou, kaj la urbo Xiamen estas la tri plej grandaj urboj de Fujian. En antikveco, Quanzhou estis starta punkto de la Mara Silka Vojo. La urbo, difinita de Unesko kiel la 1-a "Monda Centro de Polikultura Eksponado" en la tuta mondo, kaj ankaŭ ricevis la honoran titolon "Muzeo de Religioj": longatempe vigladis en la urbo budhistoj, islamanoj, judoj, katolikoj, protestantoj, taŭistoj ktp.

 

   Klimato: Pro la mara musona klimato, la urbo estas ĉiam varmeta, humideta kaj ŝajne tie "ĉiam restas la printempo". La jara averaĝa temperaturo varias inter 19.5℃ kaj 21.0℃. En novembro la loka vetero estas milda. Averaĝe la plej alta temperaturo estas 24℃, la plej malalta estas 16℃. La meznombra pluvokvanto atingas 18 milimetrojn.

 

    Loka tempo: UTC+8 horoj

 

    Telefonado kaj poŝto: Ĉinio+86, Quanzhou + (0)595. Do oni devas aldoni la kodon por Ĉinio 86 kaj la urbokodon 0595 por telefoni de eksterlando al telefonoj en Quanzhou. La poŝta kodo de Quanzhou estas 362000.

 

    Transporto: Quanzhou estas vasta je 11 015 kvadrataj kilometroj, kaj loĝas tie preskaŭ 9 milionoj da homoj el 49 nacioj. La urbo estas unu el la plej gravaj transportaj notoj de Ĉinio, precipe por la norda parto de Fujian-provinco. Ĝiaj havenoj estas konataj de antaŭ mil jaroj. En moderneco, la trafikaj kondiĉoj pli kaj pli boniĝas sekvante la progreson de la lando. Ekzistas pluraj fluglinioj kunligantaj la urbon kun aliaj lokoj en- kaj ekster-ĉinaj, kaj la Quanzhou-a Internacia Flughaveno (Jinjiang International Airport) estas la ĉefa flughaveno de Quanzhou. Quanzhou havas du servojn fervojajn: la fervojo Zhangping–Quanzhou–Xiaocuo ne funkcias por pasaĝeroj; depost 2010 Quanzhou-on trapasas la grandrapida fervoj-linio Fuzhou–Xiamen. Ĝi estas parto de la tutlanda linio Hangzhou–Fuzhou–Shenzhen, kaj la totala linio etendiĝas en la sudorienta parto de Ĉinio (kunligas la mezorientan marbordon kaj la sudan marbordon). La Quanzhou-a Fervoja Stacidomo (Quanzhou Railway Station) estas la haltejo de la grandrapida linio, kaj situas en Beifeng-subdistrikto de Fengze-distrikto, norde de la urbocentro de Quanzhou. Krome, ekzistas multaj aŭtobusaj linioj longdistancaj laŭ kiuj busoj veturas ĉiutage/ĉiunokte al la urbo Shenzhen kaj aliaj lokoj.

 

    Lingvo: Urbanoj parolas ne nur la norman ĉinan (Standard Mandarin) lingvon, sed ankaŭ du dialektojn -- minnan-a lingvo (Southern Min) kaj kantona lingvo (Cantonese).

 

    Elektro: 220V, 50Hz. Kontaktiloj dupolusaj kaj tripolusaj, rondaj kaj plataj.

 

    Akvo: En Ĉinio la kranakvo ne estas tuj trinkebla.

 

    Mono: Renminbi (RMB). La baza monunuo estas jŭan-o (Yuan), unu jŭan-o egalas dek ĝjaŭ-ojn aŭ cent fen-ojn. Oni povas ŝanĝi valuton en ĉinaj bankoj, sed ekzistas limigo de ŝanĝebla monsumo por eksterlandanoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments