El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis pintkunvenon de BRICS-landoj

| 2016-10-17
Bookmark and Share


La 16an de oktobro en Goa de Barato okazis la Oka Pintkunveno de BRICS-landoj. Ĝin ĉeestis ĉina prezidanto Xi Jinping, barata ĉefministro Narendra Modi, sud-afrika prezidento Jacob Zuma, brazila prezidento Michel Temer kaj rusa prezidento Vladimir Putin. Ĉina prezidanto Xi faris parolon sub la titolo "fortigi konfidon kaj serĉi komunan disvolvon". (Foto de Yao Dawei, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    La 16an de oktobro en Goa de Barato okazis la 8-a Pintkunveno de BRICS-landoj. Ĝin ĉeestis ĉina prezidanto Xi Jinping, barata ĉefministro Narendra Modi, sud-afrika prezidento Jacob Zuma, brazila prezidento Michel Temer kaj rusa prezidento Vladimir Putin. La kvin ŝtatgvidantoj diskutis pri la temo "konstrui respondecan, inkluzivan kaj kolektivan solvojn", interŝanĝis opiniojn pri kunlaboro inter BRICS-landoj kaj pri aliaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo, kaj atingis vastan akordon.

 

    Ĉina prezidanto Xi faris parolon sub la titolo "fortigi konfidon kaj serĉi komunan disvolvon". Li pozitive taksis la riĉajn fruktojn de BRICS-landa kunlaboro en la pasintaj dek jaroj kaj faris proponon pri komuna traktado de defioj alportitaj de la internacia medio. Li substrekis, ke Ĉinio volas kunlabori kun ĉiuj aliaj flankoj cele al plano de plua disvolvado de BRICS-landoj, kaj kredas, ke BRICS-landa kunlaboro certe akcelos pacon, stabilecon kaj prosperon de la mondo.

 

    Post la pintkunveno la kvin gvidantoj ĉeestis subskribon de dokumentoj pri kunlaboro, nome Kompreniga Memorando pri Starigo de Agrikultur-Esplora Platformo de BRICS-landoj, Statuto de Dogana Kunlabora Komitato de BRICS-landoj kaj Kompreniga Memorando pri Eksterlandaferaj Universitatoj de BRICS-landoj, kaj kune renkontiĝis kun raportistoj.

 

    Deklaro de Goa estis publikigita en la pintkunveno.

 

    En malgrandskala kunveno antaŭ la pintkunveno ĉina prezidanto Xi anoncis, ke Ĉinio estos la prezidanto-lando de BRICS-landoj en 2017, kaj gastigos ĝian naŭan pintkunvenon en Xiamen-urbo de Fujian-provinco en la venonta septembro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments