La 103-a japana kongreso apud la tria plej antikva lago de la mondo
de USUI Hiroyuki
De la 8-a ĝis la 10-a de oktobro en la urbo Omihachiman okazis la 103-a Japana Esperanto-Kongreso kun 283 efektivaj ĉeestantoj, dum oni laŭ la japana kutimo anoncis, ke aliĝis al la kongreso 418 personoj. Tiu nombro do inkluzivas la tiel nomatajn "moralajn partoprenantojn", kiuj ne ĉeestas la aranĝon fizike sed volas finance ĝin subteni per la pagado de la plena kotizo.
Kvankam diversaj kunsidoj de la kongreso jam komenciĝis sabate, la 8-an de oktobro, la inaŭguro okazis en la sekva 9-a kaj komenciĝis, kiel atendeble, per la kantado de La Espero. Sekvis tion salutoj de d-ro SUZUKI Keiichiro, la prezidanto de la kongreso kaj tiu de la Japana Esperanto-Instituto (JEI); de s-ro ONISHI Shin'ichi, la prezidanto de LKK; kaj de la tri oficialaj invititoj el aziaj landoj: ĉi-jare temis pri s-roj Ho Song el la Korea Respubliko, Nguyen Van Ha el Vjetnamio kaj Sreng Teklong el Kamboĝo.
La medi-protektado kiel unu el la fokusoj de la kongreso
La kongreso ĉi-jare okazis proksime de la lago Biwa, la plej granda dolĉakva lago en la lando kaj la tria plej antikva lago de la mondo. La lago havas la aĝon de ĉ. 4 milionoj da jaroj, kio faras ĝin pli nova ol nur la lagoj Bajkalo kaj Tanganiko. Ĉar de jaroj la graveco de la medi-protektado de la lago ricevas atenton de la publiko, oni faris du programerojn ligitajn al tiu ĉi temo publikaj, do allasis ankaŭ ne-kongresanojn ilin ĉeesti.
Unu el la programeroj estis simpozio kun tri podianoj, el kiuj du estas universitataj profesoroj kaj unu reprezentanto de ne-profit-cela organizaĵo: prof-oj IDE Shinji kaj TAKAHASHI Takuya, kaj s-ro MURAKAMI Satoru. Prof. Takahashi dum sia studenteco lernis Esperanton kaj partoprenis en la siatempa Komuna Seminario inter la Korea kaj Japana Junularoj (KS) nun renomita kiel tiu inter Orientaziaj Junularoj, kiu okazis en tiu ĉi regiono.
La alia programero rilatis al unu el la kongresaj memoraĵoj, t.e. esperanta versio de libro pri la medi-protektado de la lago De dinamika Lago Biŭa al la mondo. La aŭtoro, s-ro YAMAGUCHI Takao, mem venis al la kongreso por fari publikan prelegon, do prelego ne nur por la kongresanoj sed malfermita al la publiko.
Alia grava fokuso: eksterlandaj pioniroj
La kongresejo estis la kristana lernejo Vories-Gakuen, kie funkcias divers-nivelaj lernejoj ekde infanĝardeno ĝis supera mezlernejo (ekvivalento de gimnazio aŭ liceo). La lernejo estis fondita en 1922 fare de la usona arkitekto, komercisto kaj entuziasma kristano William Merrell Vories (1880-1964) kaj memorigas lin per sia nomo. Pro tio okazis alia publika prelego, kiu komparis la fondinton de la lernejo kun George Edward Luckman Gauntlett (1868-1956) el Britio, unu el tiuj eksterlandanoj, kiuj semis la unuajn semojn de Esperanto en Japanio.
La preleganto, s-ro SERINO Tomoyuki de la arkitekta oficejo baptita je la nomo de Vories, rimarkigis, ke kaj Vories kaj Gauntlett travivis similan vivo-vojon: ili ambaŭ okupiĝis pri la edukado de japanoj, edziĝis kun japanino kiam estis diversaj obstakloj por tio, akiris la japanan ŝtatanecon kaj spertis la duan mondmiliton kiel iu deveninta el lando malamikiĝinta kun Japanio.
En la bunta kongresa programo reflektiĝis ankaŭ lokaj trajtoj
La kongreso estis tre bunta je diversaj programeroj. Okazis, por mencii nur parton, ekzameno de JEI, publika enkonduka kurso de Esperanto, fakkunsidoj de ILEI, SAT, kristanoj, budhanoj, oomotanoj, sciencistoj kaj medicinistoj, blinduloj, radio-amatoroj, montrado de priesperanta filmo, farado de natur- kaj haŭt-amika sapo, goo-ludo kaj kantado.
Alian apartan lokan trajton ĉi-jare montris speciala kunsido pri internaciaj kongresoj, ĉar en tiu ĉi gubernio okazis la 21-a Internacia Junulara Kongreso tuj post la 50-a Universala Kongreso en Tokio, en la jaro 1965. Kunsidis pluraj el la tiamaj junuloj, kaj ankaŭ tiuj kiuj partoprenis pli postajn internaciajn aranĝojn okazintajn en la sama gubernio kiel KS.
Al la muzikaj programeroj de la kongreso kontribuis blovmuzika orkestro de gelernantoj de la lernejo, lokaj plenkreskula koruso, ŝalmofluta grupo kaj ankaŭ profesia kantistino s-ino NODA Junko, kiu loĝas ne malproksime, en Kioto. La lasta eklernis Esperanton antaŭ 6 jaroj kaj nun inkluzivas esperantajn kantojn en sian repertuaron, tiel kontributante al la diskonigo de la lingvo inter japanoj.
La kristanisma etoso ŝvebis en la kongresejo
Dum la fermo de la kongreso okazis tradiciaj raporto de la kongreso kaj transdono de la premio Ossaka honore al la "patro" de la japana Movado kaj tiu de la premioj de la kongresa literatura konkurso. Sed ĉi-jare d-ro Suzuki, la prezidanto de la kongreso, ankaŭ donacis esperantajn vortarojn al la estro de la lernejo, pastro DOJO Ken'ichi, por ke la lerneja biblioteko disponigu ilin al la gelernantoj, kaj s-ro YAMADA Tadashi, reprezentante la esperantistajn kristanojn, donacis al la lernejestro kelkajn versiojn de la biblio en Esperanto kun la sama celo.
Estas krome notinde, ke la kristanisma etoso ne limiĝis nur al la fermo, ĉar unu ero de la studraporta (oni ankaŭ povus diri: esperantologia) kunsido estis esploro pri la historio de la biblio-tradukado kaj -eldonado en Esperanton plenumita de s-ro IKAI Yosikazu. Fakte oni ĉi-jare markas la 80-jaran jubileon de la apero de la unua kompleta biblio en nia lingvo.
Kronante la finon de la kongreso, iom kurioze internacie sed laŭ la tradicio de la japana esperantujo la kongreso fermiĝis en la kanto de la alia esperanta himno: La Tagiĝo. La venontjara japana kongreso okazos en la urbo Jokohamo, kiu precize antaŭ dek jaroj gastigis la Universalan Kongreson, de la 3-a ĝ-s la 5-a de novembro.
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat