El Popola Ĉinio>头条新闻>

La vizito de Xi Jinping al Kamboĝo kaj Bangladeŝo kaj lia ĉeesto al la renkontiĝo de la gvidantoj de BRICS-landoj

| 2016-10-13
Bookmark and Share

 

    Laŭ invito de kamboĝa reĝo Norodom Sihamoni, bangladeŝa prezidento Abdul Hamid kaj hinda ĉefministro Narendra Modi, ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtataferan viziton al Kamboĝo kaj Bangladeŝo kaj ĉeestos la 8-an renkontiĝon de la gvidantoj de BRICS-landoj en Goa de Hindio inter la 13-a kaj la 17-a de oktobro.

 

    La unua vizito de ĉina ĉefa gvidanto al Kamboĝo post la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ

 

    Tio estos la unua vizito de ĉina ĉefa gvidanto al Kamboĝo post la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. La vizito havos gravan signifon por plifirmigi la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Kamboĝo kaj plu profundigi ĉiuflankan strategian kunlaboron de la du flankoj.

 

    Dum la vizito, Xi Jinping renkontiĝos kun kamboĝa reĝo Norodom Sihamoni, vizitos patrinon de la kamboĝa reĝo Norodom Monineath, interparolos kun kamboĝa ĉefministro Hun Sen kaj ĉeestos kune kun li subskriban ceremonion de dokumentoj pri duflankaj kunlaboroj por antaŭenigi kunigon de la disvolvaj strategioj ĉinaj kaj kamboĝaj, kaj plu profundigi pragmatajn kunlaborojn de la landoj en diversaj kampoj.

 

    La unua vizito de ĉina prezidanto al Bangladeŝo dum 30 jaroj

 

    La vizito de Xi Jinping al Bangladeŝo, la unua vizito de ĉina prezidanto al tiu lando dum la lastaj 30 jaroj, havos mejloŝtonan signifon por la rilatoj inter la du landoj.

 

    Dum la vizito, Xi Jinping renkontiĝos kun bangladeŝa prezidento Abdul Hamid, prezidanto de parlamento Shirin Sharmin Chowdhury kaj aliaj gvidantoj de la lando, interparolos kun bangladeŝa ĉefministro Sheikh Hasina kaj kune ĉeestos subskriban ceremonion de dokumentoj pri duflankaj kunlaboroj. Konsiderante el strategia nivelo, la du flankoj projektos la rilatojn de la du landoj, difinos dulandan direkton pri estontaj kunlaboroj kaj levos dulandajn rilatojn al nova nivelo.

 

    Revidiĝo de kvinlandaj gvidantoj post la renkontiĝo en Hangzhou

 

    La 15-an kaj 16-an de oktobro, Xi Jinping ĉeestos la 8-an renkontiĝon de la gvidantoj de BRICS-landoj en Goa de Hindio. Tio estos la refoja renkontiĝo de la gvidantoj de BRICS-landoj post ilia neoficiala renkontiĝo en Hangzhou de Ĉinio septempre de la kuranta jaro, kaj havos gravan signifon.

 

    Dum la renkontiĝo okazos kunvenoj malgrandampleksaj kaj grandampleksaj, kaj malgrandampleksaj labortagmanĝoj. Tiuj gvidantoj interŝanĝos opiniojn pri kunlaboroj inter BRICS-landoj kaj aliaj internaciaj kaj regionaj aferoj komune zorgataj. La atingitaj komunaj konoj estos enskribitaj en Deklaron de Goa, rezulta dokumento de la renkontiĝo. La gvidantoj de BRICS-landoj ĉeestos ankaŭ dialogon kun gvidantoj de la membrolandoj de la projekto pri ekonomia kaj teknika kunlaborado en multaj kampoj ĉirkaŭ bengala golfo, kaj tiun kun reprezentantoj de la Komerca Konsilio de BRICS-landoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments