Mogao-grotaro unuafoje malfermita al fotistoj

| 2016-10-12
Bookmark and Share


En la 428a groto (Foto de Guo Songxia)
 

    Matene de la 10a de oktobro komenciĝis la kvar-taga aranĝo "Dunhuang sur la Silka Vojo", dume cent ĉinaj kaj alilandaj fotistoj estis invititaj al Mogao-grotaro por fotado. Estas la unua fojo, ke Mogao-grotaro sin malfermas al fotistoj.

 

    Estro de la Dunhuang-a Esplora Akademio Wang Xudong diris, ke sub la premiso certigi sekurecon de la antikvaj objektoj kaj protekti kopirajton, la akademio malfermas kvin grotojn tipajn kaj klasikajn de malsamaj epokoj, nome la grotoj 17a, 61a, 96a, 148a kaj 428a, al cent profesiaj kaj amatoraj fotistoj, kun la celo, ke pli da homoj konu Mogao-grotaron kaj aliĝu al protektado de raraj kulturaj heredaĵoj.

 

    Krome, ankaŭ ĉirkaŭaj pejzaĝoj de Mogao-grotaro, inkluzive de grotoj en la suda kaj norda zonoj de Mogao-grotaro, naŭ-etaĝa turo -- ikona konstruaĵo de Mogao-grotaro, ĉirkaŭa medio de Mogao-grotaro, Mingsha-monto, Yueya-fonto, Yangguan-pasejo kaj aliaj ruinoj de la Silka Vojo estas ŝatataj de la fotistoj. Dume okazos ok akademiaj prelegoj pri fotado kaj Dunhuang-a kulturo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments