El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio bonvenigas viziton de filipina prezidento al Ĉinio

| 2016-10-12
Bookmark and Share


Geng Shuang dum la gazetara konferenco
 

    En la regula gazetara konferenco de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio okazinta la 11-an de oktobro, proparolanto de la ministerio, Geng Shuang, respondis demandojn de raportistoj pri la vizito de filipina prezidento Rodrigo Duterte al Ĉinio kaj aliaj temoj.

 

    Geng Shuang diris, ke Ĉinio multfoje esprimis sian bonvenon al la volo de prezidento Rodrigo Duterte pri vizito al Ĉinio, kaj atendas lian alvenon. La du flankoj tenas oftan komunikadon pri tiu afero. Ĉinio laŭdas Rodrigo Duterte pro lia atento al la rilatoj inter Ĉinio kaj Filipinoj, kaj kredas, ke la altrangaj komunikadoj inter la du landoj utilos al amikaj kunlaboroj de la du landoj kaj al la paco, stabileco, disvolvado kaj prospero de la regiono.

 

    Laŭ raporto de filipina amaskomunikilo, Rodrigo Duterte unuafoje vizitos Ĉinion meze de oktobro.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments