El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua inteligenta gazet-budo en Hangzhou, Ĉinio

| 2016-10-10
Bookmark and Share

 

    Lastatempe, la unua inteligenta gazet-budo de la poŝtoficejo de Hangzhou ekservis en la urbo, sudorienta Ĉinio. La inteligenta gazet-budo sengardista havas 16 travideblajn skatolojn el 100 ĉeloj, en kiuj troveblas aktualaj ĵurnaloj kaj revuoj. Tuŝante la ekranon por elekti la nomon de la legaĵo kaj pagmanieron pere de WeChat, Ali-pago kaj monero, oni povas enmanigi tion kion oni volas el la aŭtomate malfermita ĉelo.

 

    Krom aŭtomata vendado de eldonaĵoj, ĉe la gazet-budo oni ĝuas ankaŭ servojn de varmaj kaj malvarmaj trinkaĵoj kaj manĝaĵoj pakitaj, kaj tiujn de publikaj informoj. La gazet-budo aldonos por civitanoj pliajn servojn, kiaj konektado de Wi-Fi, rezervo de trajn-biletoj, ŝarĝigo de poŝtelefono kaj konsulto de bus-linioj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments