El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Koreaj kaj japanaj samideanoj vizitis Esperanto-Arbaron en Zaozhuang de Shandong, Ĉinio

| 2016-10-10
Bookmark and Share

 

 

    La 7an de oktobro Koreaj samideanoj Bak Giwan kaj Kim Jungmi kune kun japanaj samideanoj Sasaki Teruhiro kaj Sato Ryusuke, kiuj servas kiel instruistoj en la Zaozhuang-a Universitato, vizitis Esperanto-Arbaron de Zaozhuang, urbo de la provinco Shandong en orienta Ĉinio. Lokaj esperantistoj akompanis ilin dum la vizito en la arbaro.

 

    La arbaro troviĝas en iu familia farmobieno, kies posedanto estas esperantisto. Li planas konstrui Arbaro-Parkon kun la Esperanta kulturo ĉi tie, kaj nun lia plano estas en kontrolado de la loka registaro.

 

    Dum la vizito, trilandaj samideanoj kune ĝuis ne nur la naturan pejzaĝon en la arbaro, sed ankaŭ kamparajn manĝaĵojn bongustajn en la farmobieno.

 

(Raportis Sun Mingxiao, vicĝenerala sekretario de ĈEL)

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments