El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Malferma Tago la 26-an de novembro

| 2016-10-10
Bookmark and Share

 

    La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 45-a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 26-an de novembro 2016, kaj tuj poste, dimanĉe, la 27-an de novembro, okazos seminario pri informado.

 

    La 45-a Malferma Tago estos dediĉita por la Jaro de la Lernanto: prelegos Mirejo Grosjean, Prezidanto de ILEI (la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), kun titolo: ILEI inter kreskoj, puŝoj kaj ŝanĝoj, defiplena krozado kaj Chuck Smith, kun titolo: Evoluo de E-lernado kaj -komunumo post 2000 en interreto.

 

    Dimanĉe la 27-an de novembro, do sekvatage, ni plu uzos la eblon profiti de la spertoj de niaj du prelegantoj kaj de la Ĝenerala Direktoro Veronika Poór por enprofundiĝi en la plej efikaj manieroj informi pri Esperanto kaj en la diversaj aspektoj de tiu agado; por adekvate gvidi la homojn de scivolemo pri Esperanto al aktiva partopreno en la Esperanta komunumo.

 

    Kiel kutime, en la programo estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj, kafo kaj teo estos senpagaj kaj varmaj la tutan tagon. Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la libroservo.

 

    La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo ambaŭtage ĉe Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ, Roterdamo, Nederlando.

 

(el UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments