El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Tajlando okazis la Unua Seminario de Ĉinologio

| 2016-10-09
Bookmark and Share

 

    La 7-an de oktobro, la Unua Seminario de Ĉinologio, kune organizita de Konfucea Instituto de Burapha-Universitato de Tajlando, la tajlandaj Ramkhamhaeng-Universitato, Universitato Huachiew Chalermprakiet kaj Rangsit-Universitato, okazis en Ramkhamhaeng-Universitato. 120 fakuloj kaj erudiciuloj el Ĉinio kaj sudorient-aziaj landoj diskutis pri "Studado de Ĉinologio".

 

    La seminario ricevis entute 83 manuskriptojn de fakuloj kaj erudiciuloj el Tajlando, Ĉinio, Singapuro, Malajzio, Filipinoj kaj aliaj landoj. Ili diskutis pri Ĉinologio en la kampoj de "studo pri la ĉinlingva literaturo kaj internacia edukado de la ĉina lingvo", "instruado de ĉina kulturo" kaj "esploro pri la socia kaj ekonomia disvolvo de en- kaj eksterlandaj ĉinoj".

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments