El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina-Eŭropa Dialogo pri Civilizacio en Ateno

| 2016-10-08
Bookmark and Share

    La 3-an de oktobro en Ateno, ĉefurbo de Grekio, okazis Ĉina-Eŭropa Dialogo pri Civilizacio, kiun ĉeestis ĉ. 200 gravaj politikistoj, fakuloj kaj erudiciuloj el Ĉinio kaj Eŭropo. Pli ol 10 famaj erudiciuloj kaj ŝtatoficistoj el Ĉinio, Grekio kaj Italio diskutis pri graveco de intensigo de dialogoj pri civilizacio inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj pri necesaj rimedoj por trakti defiojn alfrontatajn de la homaro.

 


Liu Yunshan en parolo la 3-an de oktobro (Foto de Gao Jie, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    Liu Yunshan, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj sekretario de la sekretariejo de la centra komitato de KPĈ, ĉeestis la dialogon kaj faris parolon sub la titolo "Intensigi interŝanĝojn pri civilizacio kaj reciprokan lernadon por kunlaboro kaj kunprofito de Ĉinio kaj Eŭropo".

 


La bronza vinujo eksponita en la Ŝtata Arkeologia Muzeo de Grekio la 3-an de oktobro
 

    La dialogo okazis en la Nacia Arkeologia Muzeo de Grekio, unu el la plej famaj arkeologiaj muzeoj en la mondo. Okaze de la 150-a datreveno de ĝia fondiĝo, la Muzeo de la Imperiestra Palaco en Pekino eksponis en la muzeo de Ateno la valoran bronzan vinujon produktitan dum la periodo Printempo kaj Aŭtuno antaŭ pli ol 2 500 jaroj.

 

    Post la dialogo okazis ankaŭ inaŭguro de la Ĉina Kultura Centro en Ateno kaj prezentado de ĉinaj kaj grekaj artistoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments