El Popola Ĉinio>头条新闻>

Publikiĝis la Nacia Agadplano pri Homaj Rajtoj (2016-2020)

| 2016-09-29
Bookmark and Share
    La Nacia Agadplano pri Homaj Rajtoj (2016-2020) estis publikigita en la 29-a de septembro. La agadplano, kompilita de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, difinis la celon pri respekto kaj protekto de homaj rajtoj kaj ankaŭ la taskon por plua disvolvado de homaj rajtoj dum la periodo 2016-2020.

 

    La agadplano konsistas el enkonduko, rajtoj pri ekonomio, socio kaj kulturo, rajtoj de civitanoj kaj rajtoj pri politiko, rajtoj de specifaj grupoj, edukado kaj esplorado pri homaj rajtoj, plenumado de traktato pri homaj rajtoj kaj internaciaj interŝanĝo kaj kunlaboro, kaj efektivigo kaj kontrolado. La agadplano klare difinis la celon, taskon kaj konkretajn metodojn de la ĉina registaro por plue akceli kaj garantii homajn rajtojn en ekonomio, politiko, kulturo, socio, konstruado de ekologia civilizacio kaj en aliaj kampoj.

 

    Ĝi estas la tria nacia plano pri homaj rajtoj ellaborita de la ĉina registaro. La Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la Nacian Agadplanon pri Homaj Rajtoj (2009-2010) en aprilo 2009 kaj la Nacian Agadplanon pri Homaj Rajtoj (2012-2015) junie de 2012.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments