El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malkovri fervojon sur mistera prerio

| 2016-09-29
Bookmark and Share

 
    Tio estas serio da fotoj pri fervojoj sur mistera prerio. Bonvolu sekvi niajn lensojn al la sino de la mistera prerio!

 

 
    Orienta Fervoja Stacidomo de Hohhot je 8.7 km. oriente de la Fervoja Stacidomo de Hohhot, Interna Mongolio, estas versence la unua nova moderna fervoja stacidomo de pasaĝeroj kaj ankaŭ komenco de la unua nova fervoja linio por grandrapidaj trajnoj pasaĝeraj inter Hohhot kaj Zhangjiakou.

 

 
    Vespere, ni prenis tiun foton pri la Fervoja Stacidomo de Hohhot, profitante la duonlumon de nokto. Ĝi estas belega!

 

 
    Tio estas la norda haveno de Ĉinio -- Erenhot. Se oni prenas Erenhot kiel havenon de Ĉinio malfermitan al la nordo, do la Fervoja Stacidomo de Erenhot estas la ponto-turo de la Eŭrazia Fervoja Kontinenta Ponto. Ĝi estas ununura fervojo-haveno de Ĉinio al Mongolio kaj grava nodo por konekti orienteŭropajn landojn.

 

 
    En Erenhot, grava komerca centro meze de la vojo inter Zhangjiakou kaj Ulanbatoro, kunligiĝas la fervojoj inter Jining kaj Erenhot kaj tiuj de Mongolio, dank' al tio, multe progresas la ekonomio kaj la socio, kaj krome Erenhot fariĝis grava haveno por komerca kunlaboro de Ĉinio kaj Mongolio kaj tiu de Ĉinio kaj Eŭropo.

 

 
    Ni, pli ol 20 personoj, kune atendadis ĉe landlima pordo, kaj finfine prenis tiun foton pri internacia trajno kiu veturas el la landlima pordo!

 

 
    Foto el aviadilo pri fervojo sur mistera prerio!
 

(Teksto kaj fotoj proponitaj de Xiao Ke, prezidanto de Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio)

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments