Okazis la 4-a Ĉina-Araba Forumo de Universitat-Prezidantoj en Jordanio
En la 26-a de septembro, la 4-a Ĉina-Araba Forumo de Universitat-Prezidantoj okazis en la universitato Zarqa en Jordanio. Partoprenis en la inaŭguro de la forumo ĉirkaŭ 300 reprezentantoj el 32 ĉinaj universitatoj kaj pli ol 50 universitataj reprezentantoj el 13 arabaj landoj por diskuti kunlaboron en la kampo de supera edukado. 2 tagojn daŭris la forumo kun la temo "plifortigi amikecon kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj arabaj landoj".
Laŭ raporto, ĝis la fino de 2015 Ĉinio altiris al si 14 mil studentojn el arabaj landoj, dum la nombro de ĉinaj studentoj, kiuj studas en arabaj landoj, superis 3,6 mil.
Redaktoro: Han Xin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat