El Popola Ĉinio>头条新闻>

Plej longa aŭtovojo kuras tra dezerto

| 2016-09-27
Bookmark and Share

 

    La konstruata aŭtovojo inter Pekino kaj Urumĉio estas la sesa itinero de la planita aŭtovoja reto de Ĉinio. Ĝi longas 2 582 kilometrojn, kaj interalie la 930-kilometra sekcio inter Linhe kaj Baigeda malfermita en la 25a de septembro estas la monde plej longa aŭtovojo tra dezerto. Ekfunkcio de tiu sekcio metis bazon por kompletigo de la tuta itinero venontjare.

 


Aŭtovojo kuras tra dezerto.
 

    Estis finkonstruita la sekcio inter Linhe de la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio kaj Baigeda ĉe la limo kun Gansu-provinco. Tiu sekcio, longa je 930 kilometroj tra Qingshan, Ejin Qi kaj Alxa Meng de Bayannur, estas la plej granda projekto de ŝosea trafiko kun investo de 37 miliardoj da juanoj. Ĝi estas du-direkta kaj kvar-koridora kun dezajnita rapido de pli ol cent kilometroj hore. La itinero kuras tra Badain Jaran, unu el la kvar plej grandaj dezertoj de Ĉinio, kaj Gobio, kaj plurfoje trairas senhomajn regionojn. La medio de la konstruado estas terure malbona. Por fini la projekton laŭplane, la sekcio estis dividita en plurajn partojn kaj plenumita de dek miloj da konstruistoj el tri centraj entreprenoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments