El Popola Ĉinio>头条新闻>

La tramveturilo Konfucea Instituto veturis sur straton de la mil-jara antikva urbo de Pollando

| 2016-09-27
Bookmark and Share


Poloj en la tramveturilo Konfucea Instituto
 

    La 24-an de septembro laŭ la loka tempo, okaze de la Tago de Konfucea Instituto kaj la 10-a datreveno de la fondiĝo de la Konfucea Instituto en Krakovo, la ruĝa tramveturilo Konfucea Instituto ornamita per ĉinaj elementoj veturis sur straton de la mil-jara antikva urbo Krakovo en suda Pollando.

 


La tramveturilo kun bildoj de ĉinlingvaj instruistoj kaj volontuloj en tradiciaj ĉinaj kostumoj, celebre al la 10-a datreveno de la fondiĝo de la Konfucea Instituto en Krakovo
 

    En la veturilo estas spertejoj pri ĉinaj kaligrafio, muziko, kulturo kaj metiartaĵoj, kiuj vekis intereson de lokanoj pri ĉina kulturo.

 


Ĉinlingvaj instruistoj kaj volontuloj en disdonado de materialoj pri la konfucea instituto kaj diskonigo de ĉina lingva kulturo
 


Ĉinlingvaj instruistoj kaj volontuloj de la Konfucea Instituto en Krakovo kunfotiĝas antaŭ la tramveturilo.
 

    Ekde sia fondiĝo en 2006 la Konfucea Instituto en Krakovo faris multe da laboroj en instruado de la ĉina lingvo, disvastigo de la ĉina kulturo kaj trejnado de ĉinlingvaj instruistoj. Ĉiu-jare la instituto averaĝe aranĝas pli ol 60 kulturajn aktivaĵojn kaj la nombro de studentoj kreskis de dek kelkaj en la komenco de ĝia fondiĝo al pli ol 900 nun ĉiujare.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments