La unua kliniko de tradicia ĉina medicina en Palestino
Post pli-ol-unujara atendado finfine sukcese malfermiĝis la kliniko de tradicia ĉina medicino, kiun Usama Habib Allah, palestinano, mastrumas en Ramallah, urbo de Cisjordanio. Ĝi estas la unua kliniko de tradicia ĉina medicino en la palestinaj areoj kaj konsistigas la unuan paŝon de la revo de Habib Allah enkonduki tradician ĉinan medicinon en Palestinon. La kliniko estas lokita en kvin-stela hotelo en la centro de Ramallah kaj Habib Allah nomis ĝin "Kliniko Dao".
Redaktoro: Kang Caiqi
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments