El Popola Ĉinio>头条新闻>

Strangaj bicikloj okaze de la Tago sen Aŭtoj

| 2016-09-23
Bookmark and Share
    La 22-a de septembro estas la 10-a Tago sen Aŭtoj en urboj de Ĉinio, kaj tutmonde oni festas la tagon jam por la 18-a fojo. La temo de la ĉi-jara tago estas "Verda transportado kaj saĝa elirmaniero". Se oni elektas ne veturigi aŭton, biciklo fariĝas unu el la bonaj alternativoj. Sekve, okaze de tiu ĉi tago oni kune lernu pri kelkaj strangaj bicikloj.

 

    La plej ekzerciga biciklo

 

 

    Germana desegnisto forigis ĉenon kaj pedalojn el biciklo. Ĝi moviĝas nur per la puŝado de la piedoj al la tero kun la helpo de la gravito en la malsuprenira vojo. La biciklo estas pli taŭga por sporto ol la tiel nomata sporta aŭto.

 

    La plej konfuza biciklo

 

 

    Biciklo kun interesa formo aperis en biciklo-festivalo, kiu okazis en Moskvo de Rusio maje de 2013.

 

    La biciklo, kiu plej bone montras la Olimpikan spiriton

 

 

    Posttagmeze de la 13-a de majo 2015, Meng Jie montris sian veturadon per biciklo kun la Olimpikaj ringoj kiujn li mem pentris dum du monatoj. Li planas vojaĝi tra la tuta mondo per tiu biciklo.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments