El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rekordoj de alta temperaturo en sinsekvaj 16 monatoj

| 2016-09-22
Bookmark and Share

 

    La 20an de septembro la Nacia Administracio de Oceano kaj Atmosfero de Usono raportis, ke ĵus pasinta aŭgusto havis la plej altan temperaturon ekde la registrado de temperaturo, kaj la mondaj temperaturoj estis rekordaj en sinsekvaj 16 monatoj.

 

    Laŭ la monata raporto de la administracio, en aŭgusto la surfaca temperaturo de mondaj kontinentoj kaj maroj estis je 0,92 celsiaj gradoj pli alta ol la mezumo de la lasta jarcento, kaj je 0,05 celsiaj gradoj pli alta ol la antaŭa aŭgusto, la plej varma monato.

 

    La deklaro de la administracio diris: "La aŭgusta temperaturo markis, ke la tuta mondo travivis malbonajn rekordojn de alta temperaturo de 16 sinsekvaj monatoj. Tio estis la plej longa daŭro de la rekordo en la historio de 137 jaroj."

 

    La temperaturoj en nordorienta Usono, norda Sud-Ameriko, centra kaj suda Afriko, partoj de okcidenta Rusio, suda Barato, Ĉinio, Sudorienta Azio kaj Indonezio en junio starigis samperiodajn rekordojn. Laŭ kontinentoj, Afriko kaj Azio travivis la plej varman aŭguston, kaj Nord-Ameriko spertis la duan plej varman aŭguston historie. La temperaturoj en Nord-Ameriko kaj Eŭropo en aŭgusto okupis la sesan kaj dekan respektive, kaj nur la Oceanio la 19an lokon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments