El Popola Ĉinio>头条新闻>

Atingoj de Ĉina Tibeta Turisma kaj Kultura Ekspozicio

| 2016-09-20
Bookmark and Share


En la Tibeta Konferenca kaj Ekspozicia Centro entreprenisto montras kapkusenojn.
 

    La 16an de septembro en Lasao fermiĝis la Tria Ĉina Tibeta Turisma kaj Kultura Ekspozicio post la daŭro en sep tagoj. Same kiel la ora aŭtuno en Tibeto, la ekspozicio estis fruktodona. Dume 146 programoj estis subskribitaj kun investo de pli ol cent miliardoj da juanoj en la kampoj de turismo, agrikulturaj kaj brutobredaj teknikoj, natura trinkakvo, industrio de etna metio kaj novaj energioj.

 


En la Tibeta Konferenca kaj Ekspozicia Centro tibetano teksas tolon kun loka trajto.
 

    En la ceremonio estis subskribitaj 16 programoj kun la totala investo de dek miliardoj da juanoj, inkluzive de Himalaja Flugkompanio kunestablita de Tibeto kaj Nepalo kun investo de 166 milionoj da juanoj, kaj 12 kunlaboraj projektoj inter grandaj centraj entreprenoj kaj Tibeto kun investo de 8,2 miliardoj da juanoj.

 

    Kadre de la ekspozicio okazis la forumo "La Zono kaj Vojo, Tibeta Turisma kaj Kultura Disvolvado", kaj kvin subforumoj pri turismo, kulturo, tibeta medicino, natura trinkakvo, novigo kaj junula entreprenado, kiuj altiris ĉirkaŭ 70 fakulojn por diskuto kaj interŝanĝo.

 

    La ekspozicio estis kunorganizita de la Ministerio de Kulturo, la Ŝtata Turisma Administracio kaj la registaro de la Tibeta Aŭtonoma Regiono. Foiro en la Tibeta Konferenca kaj Ekspozicia Centro daŭros ĝis la 7a de oktobro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments