Liu Haitao pri Detlev Blanke: "filo" en interlingvistiko rememoras sian neniam renkontitan "patron" (II) - liaj "gefiloj" pluportos lian torĉon
de Liu Haitao
Detlev konsciigis min pri la grava influo de sociaj faktoroj en la homa lingvo
Ŝajne jam de komence estis grava simileco inter Detlev kaj mi. Pri tio Renato Corsetti skribas en la retmesaĝo al mi je 1998-05-20: Via interesiĝo pri interlingvistikaj materialoj estas same granda kiel tiu de Detlev. Nia interesiĝo pri interlingvistikaj materialoj esence radikiĝis en niaj amo al interlingvistiko kaj volo disvastigi tian amon al la mondo per scienca metodo.
Sed pri kia interlingvistiko temas? Tiurilate mi ricevis de Detlev profundan fakan kaj spiritan edifadon. Tiu edifado okazis tra amaso da leteroj kaj retmesaĝoj interŝanĝitaj inter Detlev kaj mi kaj libroj kaj dokumentoj senditaj de Detlev al mi. La plej grava influo kiun Detlev donis al mi verŝajne koncernas bazajn vidpunktojn pri lingvistikaj esploroj.
Mallonge dirite temas pri la konstato, ke lingvo ne estas pura sistemo de simboloj, kaj ke ajna lingvistika esploro ne devas malatenti la homajn faktorojn. Tio estas valida ne nur por interlingvistiko, sed ankaŭ por kvanta lingvistiko.
Mi iam skribis en mia komparo inter Internationale Plansprachen de Detlev kaj Interlinguistik de Alicja Sakaguchi: El scienca vidpunkto, la du komparataj monografioj konsidereblas kiel gravaj bazoŝtonoj, sur kiuj konstruiĝos la interlingvistika domego. Ni ne forgesu ke sociologio ĉefe kungluas la konstruaĵon de Blanke, kaj lingvistiko tiun de Sakaguchi. Ili ambaŭ konstruas samtipan domegon, sed per iom malsamaj gluaĵoj. Tiuj du gluaĵoj reprezentas la ĉefajn tendencojn de interlingvistika konstruado kaj formiĝo.
Tie, kie mi diras ke lingvistiko kungluas la domegon de Sakaguchi, fakte mi volis diri ke la semiotiko ludas gravan rolon en ŝia libro. Tamen, en la verkoj de Detlev ni povas facile rimarki lian emfazon de la influoj de sociaj faktoroj al lingvaj evoluadoj kaj aliaĵoj.
Laŭ mia nuna kompreno estas tre inde kaj ankaŭ ende konsideri la sociajn aŭ homajn faktorojn en lingvaj esploroj, ĉar homoj, kiel la kreintoj kaj uzantoj de lingvo, ne vivas en vakuo. La socia ĉirkaŭaĵo kaj kogna strukturo de la homo sendube influas la multajn flankojn de la homa lingvo. Por konsciigi min ĝuste pri tio Detlev ludis tre ŝolosilan rolon, kaj pri tio mi estas profunde danka al li.
La ideo danki lin per festlibro venis al ni per la maniero: du homoj unu penso
En la fino de 1999 mi konsciiĝis, ke Detlev festos sian 60-jariĝon en 2001. Pro la grandaj meritoj de Detlev en la interlingvistika kaj planlingva terenoj inde havi unu festlibron en lia 60-jariĝo, mi pensis. Tamen, redakti tian libron ne estas facila tasko. Do, mi skribis al d-ino Sabine Fiedler pri ebla kunredaktado komence de 2000. Tuj mi ricevis respondon. Ŝi skribis i.a.: Estas proverbo en la germana lingvo (...): Du homoj unu penso. Mi komencas mian leteron per menciado de tiu proverbo, ĉar dum la pasintaj du semajnoj mi okupiĝis pri tiu ideo. Sur mia skribotablo jam kuŝas listo kun nomoj de eblaj kontribuontoj al la festlibro.
Ni sendis al eblaj kontribuontoj alvokon je 2000-01-27. Tuj reagis Humphrey Tonkin kaj Probal Dasgupta, kaj sekvis aliaj. Ĉio iris glate, kvankam kompreneble necesis grandega kvanto da komunikado inter ni, la redaktoroj, kaj la aŭtoroj.
Fine la festlibro ampleka je 736 paĝoj kaj kun 43 kontribuaĵoj ĝustatempe eliris el la presejo antaŭ la 60-jariĝo de Detlev. Li skribis al mi je 2001-06-12: Mi ĵus revenis el la sudo de Germanio kaj finfine povas tre kore danki vin pro la grandioza festlibro, kiun vi kaj Sabine pretigis por mi. Ĝi estis la plej bela naskiĝtaga donaco, kiun mi povis imagi. En la kadro de la Germana Esperanto-Kongreso en Ludwigshafen ĉe la rivero Rhein Sabine faris paroladon kaj publike transdonis al mi ekzempleron de la libro. Ankaŭ la eldonisto faris paroladeton. Mi dankis al ĉiuj, inkluzive de vi, kompreneble. Nun mi tute ne povas laŭmerite danki al vi, ĉar tio postulus kelkpaĝan leteron. Mi simple esprimas mian ĝojon, ke mi trovis tiel inteligentan, kreivan, diligentan kaj simpatian amikon en Ĉinio. Estas al mi plezuro ankaŭ estonte iom helpi, ke via interlingvistika biblioteko kresku.
Mi ĝojas ĝis nun, ke mi tiel sukcese povis kuniniciati kaj efektivigi omaĝon al Detlev. En la interreto oni ankoraŭ nun povas facile legi la festlibron ĉe: http://www.lingviko.net/db/index.htm.
Mia respondo al la demando: kiu leviĝos por daŭrigi lian vivo-verkon?
Reinhard Haupenthal enskribis sur kondolencilo de la retejo de la Gesellschaft für Interlinguistik (GIL, Societo pri Interlingvistiko) jene (2016-08-26): Mutadis mutandis por Blanke validas, kion Zamenhof, en sia Bulonja laŭdacio diris pri Schleyer: Se la ideo de interlingvistiko iam venkos la mondon, la nomo de Blanke okupos por ĉiam la plej honoran lokon kaj tiun ĉi nomon la mondo neniam forgesos. Sendube, li pravas. Laŭ mi, Detlev estas la patro de moderna interlingvistiko.
Detlev estas multflanka kaj neanstataŭigebla en la historio de interlingvistiko. En la ĉi-supre menciita enskribo Haupenthal ankaŭ demandas nin jene: La torĉo falis el lia mano: ĉu ĝi dronis kun li en la Lago de Tornow? Kiu leviĝos por daŭrigi lian vivo-verkon? Mia respondo estas, ke ni malfacile tuj trovos iun kiu pluportos la torĉon de Detlev, tamen ni eble poste trovos ke pluraj personoj kune ĝin pluportos. Mi volas fariĝi unu el tiuj pluraj. Se uzi la metaforon de patro/filo, mi certe ne estas lia "solfilo" sed unu el liaj "gefiloj", kiuj kune pluportu lian torĉon.
Redaktoro: USUI Hiroyuki
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat