El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rekorda produkto de supera hibrida rizo en Yunnan

| 2016-09-19
Bookmark and Share

 

    La 14an de septembro fakuloj komisiitaj de la Ministerio de Scienco kaj Teknologio de Ĉinio kontrolis la ekzemplan programon de cent muoj da hibrida rizo en Gejiu de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. Xie Hua'an, membro de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj membro de la Fujian-provinca Akademio de Agrikultura Scienco, anoncis ke la averaĝa po-mua produktkvanto de hibrida rizo el la tri aleatore elektitaj terpecoj kalkuliĝis al 1 088 kilogramoj, starigante la novan rekordon de la mondo.

 

    Gvidata de Xie, la specialista teamo konsistas el membroj el sep organizoj, nome la Fujian-provinca Akademio de Agrikultura Scienco, Yunnan-a Agrikultura Universitato, Instituto de Subtropika Agrikulturo sub la Ĉina Akademio de Sciencoj, Sichuan-a Agrikultura Universitato, Sudokcidenta Universitato, Guangdong-provinca Akademio de Agrikultura Scienco kaj Hunan-provinca Akademio de Agrikultura Scienco.

 

    La programo inkluzivis 101 muojn da ebenaj terpecoj, kiuj estis kultivitaj de 59 familioj kaj facile irigacigeblaj. "Supero 1 000", la nova speco de supera hibrida rizo, estis kultivita kiel la ekzemplo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments