El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Literatura konkurso Liro-2016

| 2016-09-14
Bookmark and Share

 

    La redakcio de La Ondo de Esperanto denove invitas al la tradicia literatura konkurso Liro. Same kiel en la du antaŭaj jaroj ankaŭ en 2015 la konkurso havos nur tradukajn branĉojn.

 

    Por Liro-2016 estas proponataj du tradukendaj verkoj:

 

    1. Traduko el la angla: An Occurrence at Owl Creek Bridge - novelo de Ambrose Bierce.

 

    2. Traduko el la rusa: Хвала сонету - novelo de Konstantin Baljmont.

 

    La originaloj de la tradukendaj tekstoj estas elŝuteblaj en nia retejo.

 

    An Occurrence at Owl Creek Bridge (http://esperanto-ondo.ru/Liro16en.htm)

 

    Хвала сонету (http://esperanto-ondo.ru/Liro16ru.htm)

 

    Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso.

 

    Sendu kvar tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando). Oni povas sendi la tekstojn rete (slipoj estu sendataj en apartaj mesaĝoj), al la adreso sezonoj@yahoo.com.

 

    La konkursaĵoj devos atingi la sekretarion antaŭ la 1a de decembro 2016.

 

    La laŭreatoj (unu en ĉiu branĉo) ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La organizantoj ĝis la 1a de januaro 2020 havos la ekskluzivan rajton de la unua publikigo de la premiitaj konkursaĵoj en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike.

 

    La kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu konsentas cedi ĝin senpage al la organizantoj en okazo de libroforma eldono. La plej bona traduko de la novelo de Ambrose Bierce aperos en la antologio de anglalingva literaturo, eldonota de Sezonoj.

 

    Bonŝancon!

 

Halina Gorecka

sekretario de Liro

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments