Xi Jinping kaj Shinzo Abe renkontiĝis en Hangzhou

| 2016-09-08
Bookmark and Share



    La 5an de septembro en Hangzhou ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun japana ĉefministro Shinzo Abe, kiu venis al Ĉinio por ĉeesti la Pintkunvenon de la Grupo 20. Pasis unu jaro kaj kvin monatoj de post ilia lasta renkontiĝo. La renkontiĝo estis aparte atentata en la momento de la tiklaj ĉina-japanaj rilatoj. Kion la renkontiĝo de la du gvidantoj alportis al la estonteco de la ĉina-japanaj rilatoj?

 


Yang Bojiang, vicdirektoro de la Instituto de Japanaj Studoj sub Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj


    Ilia lasta renkontiĝo okazis en la lasta aprilo en Ĝakarto. Nun la ĉina-japanaj rilatoj estas kompleksaj, kaj evidentiĝas malakordo inter la du landoj. En tia okazo la interparolo de la du gvidantoj nepre ludas pozitivan rolon por la ĉina-japanaj rilatoj kaj helpas plibonigon de interrilatoj kaj kreskigon de kunlaboro.

 

    Tamen, ni ne devas havi tro altan esperon, ĉar la ĉina-japanaj rilatoj ne povas fariĝi glataj per unu renkontiĝo inter gvidantoj, kaj la renkontiĝo ne povas solvi ĉiujn problemojn. Nun inter la du landoj restas malnovaj problemoj, kaj pro ŝanĝiĝo de situacio aperas novaj problemoj. En la venonta periodo la ĉina-japanaj rilatoj troviĝos en la stato de kunlaboro, komunikado kaj kontraŭstaro.

 


Ehara Noriyoshi, ĉefa ekonomisto de Japana Instituto de Internacia Komerco kaj Investo


    En gazetara konferenco post renkontiĝo ĉefministro Abe montris trankvilan mienon. Oni povis diveni, ke ili akiris progreson post la lasta renkontiĝo antaŭ unu jaro kaj kvin monatoj. Ĉi-foje ĉina prezidanto Xi proponis, ke la du flankoj revenigu la interrilatojn al normala vojo kiel eble plej baldaŭ. Japana ĉefministro Abe respondis, ke li esperas, ke la du landoj frue solvos tiujn demandojn kaj tiklajn problemojn, kaj antaŭenigos reciprokprofitan kunlaboron kaj interŝanĝojn, konsiderante la ĝeneralan situacion de la strategiaj rilatoj de reciproka profito. Unuvorte, la du flankoj serĉis komunajn punktojn flankenlasante la diferencojn, kaj denove fiksis la deirpunkton de la interrilatoj. La du flankoj estas pretaj por ekiro.

 

    Ni esperas, ke ĉinaj entreprenoj plu investos en Japanio, kaj japanaj kompanioj en Ĉinio kunlaboros kun lokaj kompanioj por krei ŝancon de kunlaboro kaj investo en la triaj landoj (kiel ekzemple landoj laŭlonge de la Zono kaj Vojo). En la Pintkunveno de la Grupo 20 ĉina prezidanto Xi substrekis konstruadon de vasta kunlabora partnereco kaj akcelon de daŭripova disvolvado de la monda ekonomio. Ni forte perceptis el ilia renkontiĝo, ke estas ŝancoj por la du landoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments