Espereble, iun tagon ni kune iros al Shangri-La
Tie altas la ĉielo kaj kvietas la neĝkovritaj montaroj; orkoloraj ĉevaloj galopas sur senlimaj herbejoj, brizo kisas ĉarmajn florojn, tibetaj knaboj pelas gregojn da brutoj kaj ŝafoj malrapide al la hejmo en la subira suno.
Tiu vasta tero estas "loko la plej proksima al la ĉielo". Ĝi estas ĝuste Shangri-La.
En vilaĝoj ĉe piedoj de montaroj, vilaĝanoj vivas la malrapidan kaj simplan vivon senŝanĝan dum centoj da jaroj.
Shangri-La dormanta dum longaj jaroj konservas la plej malnovan memoron kaj la plej puran animon de la naturo. Tie ne nur pompas superbaj pejzaĝoj de la plej animskuaj montaroj, lagoj, glaĉeroj, herbejoj, sed ankaŭ kunekzistas la multnaciaj kulturoj kaj religioj, konsideritaj kiel kulturaj trezoroj ne-elĉerpeblaj.
Shangri-La sidas ĉe interkruciĝo de Yunnan, Sichuan kaj Tibeto kaj en la sino de la baseno "Tri Paralelaj Riveroj" -- la riveroj Jinsha, Lancang kaj Nujiang. Tie apikas neĝkovritaj montaroj, vastas herbejoj kaj profundas rivervaloj.
En la jaro 933, brito James Hilton unuafoje priskribis en sia romano Perdita Horizonto "Shangri-La", eterne pacan kaj kvietan lokon en imponaj montaroj fore en la Oriento.
Sed ĝis hodiaŭ, neniu povas eldiri ĝian ekzaktan sidlokon kvazaŭ mirlando en sonĝo.
Sanktaj neĝkovritaj montaroj, profundaj valoj, flirtantaj akvofaloj, kvietaj lagoj ĉirkaŭitaj de arbaroj, aroj da ŝafaroj vagantaj sur belaj herbejoj, la ĉielo pura kiel spegulo, grandiozaj temploj... Ĉio ĉi harmonie kunekzistas kaj konsistigas la veran Shangri-la.
La beleco de Shangri-La estas pura. Montaroj kaj riveroj formas tie superban pentraĵon kun animo de la naturo.
Sen tro da kialoj, ĉiam estas en Shangri-La ia pejzaĝo animskua kaj ia kortuŝo vekanta larmojn. Ni lasu ĉian bonon baniĝi tie en sunlumoj.
Redaktoro: Wang Lihua
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments