El Popola Ĉinio>头条新闻>

La domo, kie okazis la subskriba ceremonio pri kapitulaco de la japanaj armeoj agresantaj Ĉinion

| 2016-09-07
Bookmark and Share

 

    La 9-an de septembro 1945, la subskriba ceremonio pri kapitulaco de la japanaj armeoj en ĉinaj militregionoj okazis en la aŭditorio de la Centra Milita Kolegio de la Nankina Nacia Registaro. Yasuji Okamura, ĉefkomandanto de la senditaj trupoj de Japanio al Ĉinio kaj reprezentanto de Japanio en ĉinaj militregionoj, per sia subskribo agnoskis la kapitulacon. Tio signifas venkon de la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ la Agresado de Japanio.

 

 

    La domo, kie okazis la subskriba ceremonio, nun estas milithistoria muzeo de la Nankina Milita Regiono. Ĝi, majesta kaj eleganta, sidas en la centra zono de la militregiona korto kaj havas koloron saman al tiu de la planko de la placo antaŭ si. Krom la rekonstruita sonorilturo sur la tegmento de la domo, detruita pro tertremo en 1976, ĝiaj aliaj partoj estas originalaj. Dum la festaj tagoj oni sonigas la sonorilon. Hu Zhuoran, esploristo de la Nankina Oficejo pri Lokaj Kronikoj, diskonigis, ke origine ĝi estis Kuomintanga Lernejo de Terarmeaj Oficiroj konstruita en 1929, kaj poste Huangpu-a Milita Akademio.

 

 
 
 

 
 
 
    En la muzeo videblas la sceno de la subskriba ceremonio pri kapitulaco de la japanaj armeoj en ĉinaj militregionoj en la 9-a de septembro 1945, la momento de la venko de la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ la Agresado de Japanio antaŭ 71 jaroj. La 15-an de aŭgusto 1945, japana imperiestro Hirohito deklaris akcepti Proklamon de Postdam kaj senkondiĉan kapitulacon. La 9-an de septembro en Nankino okazis la subskriba ceremonio pri kapitulaco de la japanaj armeoj en ĉinaj militregionoj.

 

Fotoj: Ying Kangwei

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments