La 11a Pintkunveno de G20: kiajn donacojn al Ĉinio kaj al la mondo?

| 2016-09-07
Bookmark and Share

de Choi Manwon

 

 

    En Hangzhou, tre bela urbo de Ĉinio kaj pro tio alinomata "la Edeno de la Tero", okazos la pintkunveno de G20. Estas la unua fojo en la historio de G20, ke Ĉinio okazigas tiun ĉi pintkunvenon. Ĝia okazigo estas signifoplena kaj al Ĉinio kaj al la mondo.

 

    Por rapide realigi ĉinan revon

 

    Kial la ĉi-foja pintkunveno estas signifoplena al Ĉinio kaj al la mondo?

 

    Unue, kvankam Ĉinio estas lando ankoraŭ evoluanta kaj devas daŭrigi evoluon, tamen laŭ la ekonomia dimensio antaŭ ĝi jam staras nur Usono en la tuta mondo. Samtempe tagon post tago grandiĝas kaj graviĝas la ĉina influo al la mondo je internacia politiko, mondpaco, kulturo ktp.

 

     Nun oni nomas Ĉinion unu el la du anoj de G2, kio signifas, ke ĝi kune kun Usono fariĝis unu el la du plej potencaj landoj sur la terglobo. Kvankam la pintkunveno de G20 havas nur 9-jaran historion kaj ĝia historio ne estas tre longa kompare kun tiuj de aliaj internaciaj organizoj, tamen ĝia graveco jam superis tiujn de multaj aliaj internaciaj organizoj.

 

    Ĝin oficiale partoprenas nur 20 landoj el pli ol 200 landoj de la tuta mondo. Do nombre G20 kovras nur malpli ol 10% de la mondo sed vidante la nomojn de ĝiaj membro-landoj, ni povas kompreni la gravecon de G20. En G20 membras G7 kiel la plej evolintaj landoj en la mondo, BRICS-landoj kiel la plej rapide evoluantaj landoj, kaj ankaŭ aliaj rapide evoluantaj landoj. Tial nombre ĝi nur kovras malpli ol 10% de la mondo sed el la vidpunkto de la ekonomia influo ĝi kovras pli ol 80% de la mondo.

 

    Do, Ĉinio povos elstari kiel la pioniro, projektanto kaj motoro de la nova monda sistemo, se ĝi sukcese okazigos la ĉi-fojan pintkunvenon de G20.

 

    Due, la mondo ankaŭ bezonas la kontinuan kaj stabilan evoluadon de Ĉinio en multaj kampoj, precipe en tiu de ekonomio kaj oni esperas, ke la rolo de Ĉinio pligrandiĝos en la tuta mondo. Ĉinio havas ĉ. 1 370 milionojn da loĝantoj, ĉ. 20% de tiu de la tuta mondo. La stabila kaj senĉesa evoluo de Ĉinio ne nur donos profiton al Ĉinio mem sed ankaŭ multajn ŝancojn kaj movforton al aliaj landoj de la mondo.

 

    Post la monda financa krizo okazinta inter 2007 kaj 2008, la monda ekonomio perdis sian evoluigan motoron. Aldone nelonge antaŭe la britoj voĉdone decidis eksmembriĝi de EU kaj pro tio la monda kapitala merkato denove frontis ondegon.

 

    Do, kiel solvi la nunan ekonomian ŝrumpadon kaj stagnadon estas unu el la plej gravaj taskoj de la ĉi-foja pintkunveno de G20.

 

    Por konstrui harmonian mondan familion

 

    La 11a pintkunveno de G20 ankaŭ havas aliajn gravajn taskojn. Inter ili precipe gravas la harmoniigo de la rilatoj inter la membro-landoj kadre de politiko, nacia sekureco ktp. Pro la graveco de la ekonomia problemo, tiuj ĉi temoj estas iom preterlasitaj sed iasence tiuj ĉi temoj, aparte la problemo de nacia sekureco, estas pli gravaj ol la ekonomia problemo. Ĉar sen la garantio de sekureco, ekonomio ankaŭ ne povus evolui stabile.

 

    Ĝis la fino de la 20-a jarcento, okcidentaj potencoj gvidataj de Usono tenis la regadon de la tutmondaj problemoj. Sed komence de la 21-a jarcento Usono tagon post tago komencis perdi siajn prestiĝon kaj forton kaj samtempe inter ĝiaj aliancaj membroj de okcidenta Eŭropo aperas iuj dilemoj kaj malharmonioj.

 

    Aliflanke evoluantaj landoj tra la tuta mondo montras rapidan evoluadon. Precipe BRICS-landoj, kiuj havas similajn avantaĝojn ekz. granda teritorio, grandega loĝantaro, abundo de krudaj materialoj ktp., kaj havas moralon, civilizacion kaj religiojn malsamajn ol tiu de la okcidentaj potencoj, ne plu volas akcepti unuflankan postulon de Usono kaj ĝiaj kolegoj.

 

    Pro tio tra la mondo, nature multiĝas miskomprenoj kaj konfliktoj grandaj kaj malgrandaj. Ankaŭ tio influas la stabilan evoluon de la monda ekonomio.

 

    Ne grandpotenco kun malgranda potenco sed lando kun lando

 

    Ĉi-foje kelkaj landoj, kiuj ĝis nun neniam estis invititaj al la pintkunveno de G20 pro la manko de politika kaj ekonomia influoj en la mondo, partoprenos ĝin kiel reprezentantoj de internaciaj regionaj organizoj el diversaj kontinentoj de la mondo: ekz. Laoso kaj Tajlando el Azio, Egitio kaj Senegalio el Afriko, Hispanio el Eŭropo ktp.

 

    Ĝis nun la mondon regadis nur kelkaj potencaj landoj. Oni nur povis aŭdi iliajn voĉojn similajn unu kun la alia kaj unuflankajn. Diverseco malaperis, profiton monopolis kelkaj landoj. Sed male la plejparto de la landoj de la mondo devis vidi ekspluatojn de potencaj landoj. Estas senprecedence, ke Ĉinio, kiel gastiganto, invitis reprezentantojn de tiuj plejpartaj landoj.

 

    En la 21-a jarcento ni ja ne devas ripeti la samon sed krei novajn ordon kaj sistemon.

 

    Ni serĉu komunajn profitojn, sed lasu la nekomunajn

 

    Ĝuste en tiu ĉi tikla tempo okazos en Ĉinio la 11a pintkunveno de G20. Ni jam klare vidas, ke inter la membro-landoj aperas ne malmultaj konfliktoj profitaj kaj siaflankaj postuloj, kaj pro tio kiel sukcese ordigi malsamajn opiniojn el diversaj flankoj kaj el tio elĉerpi komunajn konojn, fariĝos la plej ĉefa tasko de Ĉinio kiel gastiganto.

 

    La spirita civilizacio de Eŭropo bazas sin sur monoteismo. Tio signifas, ke okcidentaj potencoj nur permesas obeon aŭ konkeras kontraŭulojn. Mankas modero, konkordo kaj mezo. Tiuj ĉi vortoj fakte apartenas al Ĉinio. Ni ne bezonas mencii detale ĉinajn antikvajn filozofiojn, ekz. konfucianismon, taoismon ktp.

 

    Tiuj ĉi estas la plej talenta kaj natura kapablo de ĉinoj. Tiun kapablon ili havas denaske. En la vere tikla kaj grava tempo, la pintkunveno de G20 okazos en Ĉinio. La futuro de la komuna evoluo de la mondo kaj ĝia politika stabilo decidiĝos en la urbo Hangzhou.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments