La pintkunveno de G20 en Hangzhou kaj perspektivoj por la estonteco
La monda ekonomio estas en sia plej grava krizo ekde 1929. Kiujn perspektivojn ni havas por la estonteco? Tiu demando estas oportuna okaze de la Pintkunveno de G20, per kiu gvidantoj de la plej potencaj kaj politike influaj landoj de la mondo klopodas trovi solvon al la krizo kaj restarigi ekonomian prosperon.
Belega arta prezentado dum la inaŭguro de G20-Pintkunveno
Ekde 2012, kiam mi fariĝis unu el la reprezentantoj de UEA kaj TEJO en Rio+20, mi sekvas la debaton pri daŭripoveco, kaj antaŭ nelonge mi legis interesan artikolon de Noam Chomsky, per kiu li akuzas Usonon subtaksi la gravecon de la varmigo de nia planedo, kiu postulas urĝan kaj tutmondan agadon, ne por post jarcento, sed por la nuno: "Se la marnivelo plu kaj pli rapide altiĝos, ĝi povos malaperigi landojn kiel Bangladeŝo, kun impakto sur milionoj da homaj vivoj. La glaĉeroj de Himalajo estas degelantaj rapide, tio kreas riskon por akvoprovizado al Suda Azio. Kio okazos al tiuj miliardoj da homoj? Konsekvencoj estas ekstremaj, tio estas la plej grava momento en la historio de la homaro”.
Ĉinio kaj Usono profitis la pintkunvenon de G20 en Hangzhou por subskribi la Parizan Interkonsenton pri Klimata Ŝanĝo. Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, profitis la okazon por pledi al aliaj landoj tion fari laŭeble plej rapide, por ke la interkonsento ekvalidiĝu. Mi scivolemas pri kiom da tempo estus bezonata por subskribado de interkonsento pri milita aŭ komerca kunlaboro: evidente multaj landoj ne donas al daŭripovo la atenton, kiun ĝi meritas, kaj la tutmonda krizo kontribuas por ke registaroj donu prioritaton al kreskigo de ekonomio sen atenti pri konsekvencoj por la estonteco.
Ban Ki-moon, Xi Jinping kaj Barack Obama, okaze de subskribo fare de Ĉinio kaj Usono al la Pariza Interkonsento pri Klimato
Tamen, kiel kreskigi la tutmondan ekonomion? Antaŭe tio estis pli simpla afero: firmaoj dungas pliajn laboristojn por produkti pli da varojn. Tiuj novaj varoj estas aĉetitaj de konsumantaro pli kaj pli multnombra, kiu siavice produktas pli kaj pli da varoj. La enspezoj kreskas senĉese, ĉar la tuta afero funkcias cikle. Oni tamen forgesis detalon: la teritorio de nia planedo ne estas senfina, kaj limigita estas la kvanto da rimedoj sur ĝi. Nuntempe ni estas proksime al la limo de ekonomia kreskado laŭ la tradicia modelo: la planedo jam delonge ne povas elteni la ritmon de produktado, alivorte ni ne nur prenas por ni tion, kion la planedo al ni donas, sed ankaŭ tion, kio mankos al niaj gefiloj kaj genepoj, kaj la lasas al ili tonojn da rubaĵo kiujn ni kreas en sekundoj, sed la naturo konsumos en jarcentoj. Evidente ni bezonas novan ekonomian modelon.
Ĝuste en tiu punkto aperas la kerno de la problemo: ankoraŭ ne ekzistas kompleta teorio kapabla krei ekonomian prosperon kadre de daŭripova socio. Pensu kiel ŝtatestro aŭ prezidento de granda firmao: ili ricevas grandegan premadon por rapidaj financaj rezultoj, devas altigi enspezoj kaj malaltigi elspezojn. Sed kiel prezervi la naturon en tia situacio, se forhakado de arbo estas monprofita, sed plantado de arbidoj nur kreskigas elspezojn? Oni forhakas la arbon kaj transdonas la mision planti novan al sia posteulo. Ni nun komencas sperti la konsekvencojn de tiuj mispaŝoj.
En Rio+20 kaj poste en la Monda Junular-Konferenco mi konatiĝis kun reprezentantoj de diversaj sociaj movadoj de la tuta mondo, speciale gejunuloj. Kion homoj volas? Kion la socio proponas por la estonteco? Vere daŭripova ekonomio estas unu el la ĉefaj pledoj. Alia pledo, speciale de la junularo, estas rilate al laboro: multaj gejunuloj timas esti senlaboraj en la estonteco, inter ili multaj altkvalifikitaj. Ankaŭ kvalito de laboro kaj altigo de salajroj estas grava temo por la junularo. En multaj landoj, postuloj por dungado malfaciligas al gejunuloj eklabori kaj devigas ilin neformale labori, aŭ akcepti malbonegajn laborkondiĉojn nur por akiri laborsperton. Mi ankaŭ miris pri la granda emo de gejunuloj sindediĉi al entreprenado. La novaj generacioj ŝajnas al mi tre konsciaj pri la graveco de daŭripoveco kaj bezonas instigon por uzi siajn kreemon kaj vigleco por kreado de daŭripovaj solvoj por tutmondaj problemoj. En tiu kampo la mondo havas multon por lerni de Ĉinio, lando kiu provizas bonan edukadon al sia junularo kaj efike instigas gejunulojn entrepreni, speciale pri novigo. Dume, en Latin-Ameriko la junularo starigas kooperativojn kaj malgrandskalajn eksperimentojn pri solidara ekonomio kaj daŭripova vivostilo, revenigante homamon al socio kiu perdiĝis en individuismo kaj konsumado.
Mililardoj da homoj havas malbonegajn vivkondiĉojn. Ĉu estas tiu la mondo kiun ni volas postlasi al la onta generacio? Nun estas momento por agado
Aliaj gravaj pledoj estas pri homaj rajtoj kaj forigo de malriĉeco. Estas neakcepteble, ke en nia mondo ankoraŭ tiom multaj homoj vivas sen minimumaj vivkondiĉoj kiel deca loĝejo, krana akvo, kloako-kolektado, aliro al edukado kaj sanprizorgo. La realo estas ŝokiga, kaj tio pensigas min: kiel oni diras, ke ekonomio ne plu povas kreski, se tiom da infrastrukturo mankas en malriĉaj landoj? Ĉinio denove donas al ni bonajn ekzemplojn: ĉinaj investoj pri infrastrukturo en najbaraj landoj laborigas ĉinojn kaj alilandanojn, kreas oportunojn por lokaj firmaoj kaj plifortigas la amikecon inter la koncernaj landoj. Brazilo ĝis antaŭ nelonge estis en la sama vojo, helpante disvolvadon de Afriko kaj Centra Ameriko, kaj samtempe kreante oportunojn por brazilaj firmaoj eksterlande. La (mal)nova gvidlinio de nuna brazila registaro, tamen, estas temo por alia artikolo.
Ankoraŭ restas multaj defioj, ne nur en ekonomia kampo, sed ankaŭ ekster ĝi. Per G20-Pintkunveno, la gvidantoj de la plej influaj landoj de la mondo sukcesis interŝanĝi spertojn kaj plifortigi kunlaboron. En erao de tutmondigo, kiam la kapitalo internaciiĝas kaj landoj reciproke dependas unu de la alia, internacia politika kunordigo fariĝas pli kaj pli necesa afero, kaj Ĉinio, kiel gastiganta lando de la konferenco, speciale kontribuis per proponoj kiuj respondas al pluraj demandoj de la internacia komunumo. Konkretaj rezultoj, tamen, dependas de la sinsekvo. Ĉina prezidanto Xi Jinping bone klarigis tion jam antaŭ G20-Pintkunveno, dum sia prelego en la komerca kunveno B20: “Unu ago estas pli laŭdinda ol dekduo da planoj". La civila socio fariĝas pli kaj pli skeptika pri deklaracioj kaj traktatoj kiuj promesas al ni la paradizon sur la tero, sed finfine neniam efektiviĝas, do post la konferenco, estas tempo por transformi vortojn en agado.
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat