Alte taksata la prelego de Xi Jinping

| 2016-09-06
Bookmark and Share

 

    La prelego de ĉina prezidanto Xi Jinping dum la Komerca Pintkonferenco de G20 ne nur kontrolis la pulson de la monda ekonomio kaj donis preskribon, sed ankaŭ alvokis, ke la membroj de G20, kune kun la internacia komunumo, firmigu konvinkon kaj tuj agadu.

 

    "Tri kunecoj" liveris mekanisman garantion

 

    Kune konservi la pacon kaj stabilecon de la mondo, kune konstrui tutglobajn partnerajn rilatojn pri kunlaboro kaj gajn-gajno kaj kune perfektigi regadon de la monda ekonomio. La agadlinio kaj politiko proponitaj de Xi Jinping montris la saĝecon fari la G20 taĉmento agada, ne nur diskuta.

 

    David Dollar, supera esploristo de Brookings-Instituto de Usono, opinias, ke postulas kunan traktadon multaj problemoj alfrontataj de la monda ekonomio, kiaj manko de investo al infrastrukturo kaj malvigleco de komerco kaj investo.

 

    Criss Southworth, ĝenerala sekretario de la Internacia Komerca Ĉambro de Britio, diris, ke nun komerca protektismo releviĝas kaj komerca bariero multiĝas. En sia prelego, Xi Jinping emfazis la gravecon de kunlaboroj. Diversaj landoj devas kune trakti la defiojn en dungiteco, komerco, investo kaj aliaj kampoj.

 

    "Kvar principoj" enkorpigas disvolviĝon kaj antaŭeniron kun la epoko

 

    Xi Jinping montris en sia prelego, ke regado al la monda ekonomio devas havi egalecon kiel bazo, malfermon kiel direkto, kunlaboron kiel movforto, kaj kundividon kiel celo. Tiuj "kvar principoj" adaptiĝas al la situacio de la mondo, klarigas la direkton de regado kaj difinas aranĝon de regado.

 

    Severino Cabral, direktoro de la Brazila Esplora Centro pri Azi-Pacifikaj Aferoj, opinias, ke Xi Jinping prezentis novan ideon por la tutmonda ekonomia disvolvado. En la prelego, Xi Jinping donis grandan atenton al perfektigo de regado de tutmondaj ekonomio kaj financo, kaj enkondukis novajn konceptojn, politikojn kaj mekanismojn.

 

    Vyacheslav Hordkopf, fakulo de Rusa Instituto de Strategio, diris, ke la vidpunktoj de Xi Jinping, kiaj serĉi la komunajn punktojn flankenlasante la diferencojn kaj per kunigo de similaj opinioj, kaj per kunfandado de la malsamaj, ne nur montris la decidon de Ĉinio plue intensigi internaciajn kunlaborojn kaj kundividi kun la mondo disvolvajn ŝanĉojn, sed ankaŭ donis avertojn al tiuj landoj, kiuj konsideras nur siajn proprajn interesojn.

 

    Matin Jacques, fama brita fakulo pri ĉinaj aferoj, diris, ke Xi Jinping alvokis al kreado de malferma monda ekonomio, kaj eksplikis novajn projektojn kaj politikojn por regado de la monda ekonomio. Tio montras, ke Ĉinio ne nur estas partoprenanto de la tutmondiĝo, sed ankaŭ iom post iom iĝas ĝia modlanto.

 

    "Kvar konstruoj" klarigis ŝlosilajn kampojn

 

    Xi Jinping klarigis pri "Kvar konstruoj". Ili estas la jenaj: konstrui justan kaj altefikan regadon de la monda financo, konstrui apertan kaj travideblan regadon de mondaj komerco kaj investo, konstrui verdan kaj malmultkarbonan regadon de monda energio kaj konstrui tolereman kaj komunan regadon de monda disvolvado.

 

    Sun Yun, supera esploristo pri Orienta Azio de la Usona Centro Henry Stimson, diris, ke la propono pri perfektigo de regado de la monda ekonomio, donita de Xi Jinping, sentigis al homoj la fortan memfidon de Ĉinio.

 

    Jafar Myasle, tanzania fakulo pri internaciaj aferoj, diris, ke la kvar konstruoj por perfektigi regadon de la monda ekonomio, difinitaj de Xi Jinping, montris vastan vidkampon. Tiuj regadoj alportos al la monda ekonomio pli multe da novaj movfortoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments