Kion prezidanto Xi Jinping prezentis al ĉinaj kaj alilandaj raportistoj post finiĝo de la pintkunveno de G20?

| 2016-09-06
Bookmark and Share


Prezidanto Xi Jinping renkontiĝas kun ĉinaj kaj alilandaj raportistoj (foto de Duan Wei)
 

    Posttagmeze de la 5-a de septembro sukcese finiĝis la multe atentita pintkunveno de G20. Vespere de tiu tago, prezidanto Xi Jinping prezentis la jenajn atingojn de la kunveno al ĉinaj kaj alilandaj raportistoj en la gazetara konferenco.

 

    1, Oni firme decidiĝis trovi la direkton kaj la vojon por disvolviĝo de la monda ekonomio.

 

    2, Oni firme decidiĝis enkonduki novkreadon en la produktomanieron por injekti viglecon al la monda ekonomio. Fakto indikas, ke la malnova vojo nur dependi de la fiska kaj mona politiko ne plu funkcias, kaj ni tute aprobas la novan ekonomian projekton por disvolvo de G20.

 

    3, Oni firme decidiĝis perfektigi la regadon de la mondaj ekonomio kaj financo. Jam de antaŭe ĝi estis la flago de G20, sed ĉi-jare novaj progresoj estis faritaj. Ĉinio faros sian kontribuon per la klopodo por konstrui internacian esplorcentron pri imposta politiko kaj lasos nenian spacon al korupto per fortigado de internacia kunlaboro kontraŭ korupto.

 

    4, Oni firme decidiĝis denove ludi la rolon de motoro en la internaciaj komerco kaj investado, kaj pligrandigi kunlaboron en komercado kaj investado inter la landoj de G20.

 

    5, Oni firme decidiĝis antaŭenpuŝi nian disvolviĝon en inkluziva kaj interliga maniero kaj profitigos la tutan mondon per niaj atingoj.

 

    Nuntempe por pli bone ludi la rolon de la ĉefa forumo en la internacia ekonomia kunlaborado, G20 devas transformiĝi de organizo por reago al krizo en tiun de longatempa regado.

 

Redaktoto: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments