El Popola Ĉinio>头条新闻>

650-jara urbomuro de Nankino

| 2016-09-05
Bookmark and Share

 

    La 4an de septembro ene de la ĉirkaŭremparo de la urbopordego Zhonghua de Nankino, la eluzitaj trairejoj fariĝis multe vizitataj vendejo, eksponejo kaj librovendejo... Antaŭ la datreveno de starigo de la urbomuro, kelkaj kavernoj sur ĝi estis sinsekve malfermitaj al la publiko, kaj tio aldonis viglecon kaj ĉarmon al la grandioza konstruaĵo.

 

    Taicheng-librovendejo ĉe Jiefang-sekcio de la urbomuro estis malfermita al la publiko. Pro la bela pejzaĝo apud la lago Xuanwu, ĝi estis priskribita de la verkisto Ye Zhaoyan kiel la loko plej taŭga por tetrinkado.

 

    Ekkonstruita en 1366, la urbomuro estas la plej granda tutmonde, plej bone konservata kaj plej longa antikva urbomuro. Ĝi estis enlistigita kiel la plej granda urbomuro en la mondo kun bone konservata parto de 25,1 kilometroj. En 1988 ĝi estis enlistigita kiel historia restaĵo sub la ŝtata protekto kaj ankaŭ unu el la subĉielaj naciaj trezoroj.

 

    En la lastaj pli ol dek jaroj Nankino ĉiam klopodis por enlistigi la urbomuron en la Liston de Mondaj Heredaĵoj de Unesko. Scienca protekto kaj utiligo de la heredaĵo estas unu el la ĉefaj postuloj de la peticio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments