El Popola Ĉinio>头条新闻>

Vizoj akireblaj ĉe atingo en UAE por ĉinaj vizitantoj

| 2016-09-05
Bookmark and Share

 

    La 4an de septembro la registaro de UAE anoncis, ke ĝi donos vizojn al ĉinaj civitanoj ĉe ilia atingo, tamen ĝi ne anoncis, kiam validiĝos la nova regulo.

 

    Tiutage Shaikh Mohammad Bin Rashid Al Maktoum, vicprezidento kaj ĉefministro de UAE kaj emiro de Dubajo, publikigis la novaĵon en socia mediato: "Hodiaŭ ni adoptis rezolucion, ke ni donos al ĉinaj vizitantoj vizojn ĉe ilia atingo en flughaveno de UAE... La rilatoj inter UAE kaj Ĉinio estas strategiaj kaj havas prioritaton."

 

    Lin Yaduo, provizora aferŝarĝito de la ambasadorejo de Ĉinio en UAE, diris al la novaĵ-agentejo Xinhua: "Ni rimarkis la novaĵon, ke la kabineto de UAE aprobis la traktadon al ĉinaj turistoj. Ni aprezas la decidon kaj dankas la registaron de UAE. La decido plene reflektas la solidan strategian partnerecon inter la du landoj. Ni kredas, ke pro efektivigo de la decido pli da ĉinoj vizitos la landon kaj tiel akcelos la amikecon kaj komunikadon inter la du popoloj."

 

    En la lastaj jaroj la registaroj de la du landoj akordiĝis pri serio da rimedoj por faciligo de la homaj interŝanĝoj inter la du landoj. Komence de la kuranta jaro, la senviza vizito inter la du landoj estis etendita al homoj kun funkciulaj pasportoj aŭ funkciulaj ordinaraj pasportoj. Civitanoj de UAE kun ordinaraj pasportoj povas ĝui senvizan 144-horan transiton en Jiangsu, Zhejiang kaj Ŝanhajo de Ĉinio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments