El Popola Ĉinio>头条新闻>

Serio da reklamvideoj de la pintkunveno de G20 prezentata en la kvartalo Times Square, Nov-Jorko

| 2016-09-05
Bookmark and Share


En la 3-a de septembro serio da reklamvideoj de la pintkunveno de G20 prezentata en la kvartalo Times Square, Nov-Jorko

 

    Ekde la 3-a de septembro, en Nov-Jorko serio da reklamvideoj de la 11-a pintkunveno de G20 estas prezentata sur la larĝa reklam-ekrano pri Ĉinio. Ili montras la rolon, kiun Ĉinio, gastiganto de la ĉi-foja pintkunveno, ludas en traktado de la internacia financa krizo kaj en antaŭenpuŝado de la ekonomia disvolviĝo. La videoj ankaŭ alvokas al aliaj landoj kune certigi, ke la monda ekonomio disvolviĝu en forta, persista, ekvilibra kaj inkluziva maniero.

 

    La serio konsistas el jenaj tri videoj: Ĉinio marŝas kune kun vi -- G20, Respondeca Ĉinio kaj Pri Ĉinio -- G20

 

    Ili rimarkigas, ke konstruo de la kunlabora kaj gajna-gajna partnerecoj inter la ekonomioj de la mondo estas signifoplena al la disvolviĝo de la monda ekonomio. Nun Ĉinio estas preta preni sur sin la respondecon kaj kune progresi, kune sperti kaj sukcesojn kaj suferojn kun aliaj landoj.

 

    La tri videoj estos kontinue prezentataj ĝis la 8-a de septembro.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments