El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis la neformala intervidiĝo de gvidantoj de BRICS-landoj

| 2016-09-04
Bookmark and Share

 
 

    La neformala intervidiĝo de gvidantoj de BRICS-landoj okazis en Hangzhou de Ĉinio, matene de la 4-a de septembro. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la intervidiĝon kaj faris parolon.

 

    La intervidiĝon prezidis Narendra Modi, ĉefministro de Hindio, deĵoranta prezidanta lando de la BRICS-landoj.

 

    Xi Jinping diris, ke la releviĝo de la emerĝantaj kaj disvolviĝantaj landoj estas unu el la ŝanĝoj kun plej granda signifo en la modernaj internaciaj rilatoj. La BRICS-landoj estas kondukantoj de la emerĝantaj kaj disvolviĝantaj landoj, kaj gravaj membroj de G20. La BRICS-landoj devas adaptiĝi al la historia tendenco, kapti internacian situacion, plifortigi kunordigon kaj kunlaboron, kune konstrui, konservi kaj disvolvi la du gravajn platformojn de BRICS-landoj kaj G20 por ke la emerĝantaj kaj disvolviĝantaj landoj ludu pli gravan rolon en internaciaj aferoj kaj okupu pli iniciativan kaj utilan pozicion en la internacia regado.

 

    La gvidantoj de BRICS-landoj opinias, ke la ekonomiaj perspektivo kaj movforto de la BRICS-landoj tenos kontinuan kreskon kaj daŭre estos grava motoro por ekonomia kreskado de la tutglobo. La BRICS-landoj devas, laŭ la principo de malfermo, solidareco, egaleco, interkompreno, toleremo kaj reciprok-profita kunlaboro, plue intensigi la strategiajn partnerajn rilatojn kaj antaŭenpuŝi starigon de la egala kaj justa internacia ordo surbaze de la internacia juro.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments