El Popola Ĉinio>头条新闻>

Verda ekonomio unuafoje estos temo de G20-pintkunveno

| 2016-09-02
Bookmark and Share

 

    La 1-an de septembro, Yi Gang, vicprezidanto de la Popola Banko de Ĉinio, diskonigis, ke dum la venonta pintkunveno de G20 oni unuafoje diskutos pri verda ekonomio, kaj establiĝis esplora grupo pri tiu temo. En tiu tago, en la informa centro de la pintkunveno, Yi Gang malkaŝis, ke jam formiĝis Resuma Raporto de G20 pri Verda Ekonomio, kiu klarigis la difinon de verda ekonomio, ĝiajn celon kaj amplekson, montris la defiojn alfrontatajn de verda ekonomio kaj donis proponojn por disvolvi verdan ekonomion kaj subteni formotransigon de la monda ekonomio al verda kaj malmultkarbona.

 

    Yi Gang diris, ke laŭ propono de Ĉinio, la esplora grupo, kune prezidata de la Popola Banko de Ĉinio kaj Banko de Anglio, prezentis al la pintkunveno de G20 la Resuman Raporton de G20 pri Verda Ekonomio. La raporto resumis normojn kaj spertojn de verda ekonomio, kaj prezentis rilatajn rimedojn por konsultado kaj uzado de diversaj ekonomiaj entoj.

 

    "Nuntempe la tuta globo vizaĝas al severa defio de medio. Disvolvi verdan ekonomion ne nur utilas al plibonigo de tutgloba medio, sed ankaŭ povas kreskigi verdan investadon, kaj utilas al levado de potenciala forto de la tutmonda ekonomia kreskado," diris Yi Gang.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments