El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kanado anoncis, ke ĝi petos aliĝon al AIIB

| 2016-09-02
Bookmark and Share


Bill Morneau, kanada ministro pri financoj (maldekstre), kaj Jin Liqun en la ĉefsidejo de AIIB en Pekino post la gazetara konferenco en la 31-a de aŭgusto
 

    En la 31-a de aŭgusto en Pekino, Bill Morneau, kanada ministro pri financoj, anoncis, ke Kanado petos aliĝon al la Azia Infrastruktura Investa Banko (AIIB). Jin Liqun, prezidanto de AIIB, bonvenigis la decidon.

 

    "Evidente tio estas la plej bona elekto por Kanado," diris tiutage Bill Morneau partoprenante gazetaran konferencon en la ĉefsidejo de AIIB. La kanada financministro diris ankaŭ, ke AIIB reprezentas novan direkton de internacia multflankeco, kaj ke por gajni sukceson en la estonta tutmonda ekonomia pejzaĝo, oni devas havi multflankajn partnerecojn kaj esti malfermata al aliaj landoj.

 

    Jin Liqun diris, ke granda progreso estas farata depost la oficiala starigo de AIIB en januaro ĉi-jare kaj ke la nuna anonco de Kanado reflektas ĝian fidon pri AIIB. Se Kanado aliĝos al AIIB, ĝi fariĝos la unua nordamerika lando, kiu partoprenas en la organizaĵo.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments