El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 69a Kongreso de IFEF en Colmar, Francio

| 2016-09-02
Bookmark and Share
    

    La 69a Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) okazos de la 16a ĝis la 23a de majo 2017 en Colmar, ĉefurbo de la departemento Alta Alzaco, ĉe la fervojlinio Bazelo -- Strasburgo en la alzaca ebenaĵo inter la Vogeza Montaro kaj la rivero Rejno.

 

    IFEF, tutmonda asocio de esperantistaj fervojistoj, fondiĝis en Amsterdam la 4-an de aŭgusto 1948 kun la celo disvastigi kaj apliki Esperanton en la fervojaj administracioj kaj en la fervojistaj medioj kaj rondoj, kaj daŭrigis la tradicion de sia antaŭulo Internacia Asocio de la Esperantistoj-Fervojistoj. Kiel faka sekcio de UEA ekde 1953 kaj membro de Internacia Federacio de la Artaj kaj Intelektaj Fervojistaj Asocioj, ĝi havas la jenan devizon: "La reloj ligas la landojn, Esperanto -- la popolojn."

 

    Post la Unua Kongreso de IFEF okazinta maje de 1949 en Aarhus, Danio, ĉiujare IFEF organizas en malsamaj landoj sian memstaran kongreson kun riĉaj kulturaj, turismaj kaj fakaj programoj. Ĉinio 2-foje gastigis ĝin en 2006 en Ŝanhajo kaj en 2015 en Kunming.

 

    En 2017 Francio refoje gastigos la kongreson en sia moderna kaj pitoreska urbo Colmar, kiu bonvenigas vin ĉiujn esperantistojn fervojistajn kaj ne-fervojistajn. Pri informoj por la 69a Kongreso de IFEF kaj ĝia gastiganto Colmar, bonvolu rigardi tiun filmeton.

  

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments